Yang Jiechi telefone parolis kun usona ŝtatsekretario Rex Tillerson

(GMT+08:00) 2017-02-22 14:29:14     Redaktoro:Mirinda

Marde ĉina ŝtata konsilanto Yang Jiechi telefone parolis kun usona ŝtatsekretario Rex Tillerson.

Yang diris, ke antaŭ nelonge ĉina prezidanto Xi Jinping telefone parolis kun usona prezidento Donald Trump kaj la du flankoj atingis komunajn konojn pri protekto de politika bazo de la dulandaj rilatoj, antaŭenigo de interŝanĝoj kaj kunlaboroj de la du landoj en diversaj kampoj kaj metis bazon al la estonta disvolvo de la rilatoj inter Ĉinio kaj Usono. Ni esperas, ke la du flankoj kune klopodos, laŭ principoj de nekontraŭstaro, nerezisto, reciproka respekto, kunlaboro kaj kungajno, fortigos interŝanĝojn de alta kaj diversaj niveloj, vastigos praktikeman kunlaboron sur diversaj kampoj, taŭge solvos sensivajn demandojn kaj antaŭenpuŝos la dulandajn rilatojn.

Tillerson diris, ke Usono kaj Ĉinio estas gravaj landoj en la mondo. La kunlaboroj inter la du flankoj ne nur konformas al interesoj de la du landoj, sed ankaŭ favoras al paco, stabileco kaj prospero de la regiono kaj la mondo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin