Praktika kunlaboro utilas al ĉiuj

(GMT+08:00) 2017-02-27 19:59:15     Redaktoro:Xiong Linping

La 27an de februaro, kiam Geng Shuang, proparolisto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, parolis pri la ĉina-singapura interrilato, li diris, ke Ĉinio atentas la rilatojn kun Singapuro kaj starigis kun ĝi la kunlaboran partnerecon, paŝantan kun la tempo kaj ĉiudimensian, kaj kredas, ke la praktika kunlaboro de ambaŭ flankoj, en komuna penado, benos la dunaciajn kaj ĉi-regionajn popolojn.

Antaŭ nelonge, la singapura viĉĉefministro Teo Cheehean, ĉeestanta en Ĉinio la serion da kunvenoj pri kunlaboro kaj programoj por la du landoj, diris, ke Singapuro firme strebas solidigi la partnerecon inter la Asocio de Sudorient-Aziaj Nacioj (ASAN) kaj Ĉinio kaj akceli la kunigon de la ĉina iniciato "unu zono kaj unu vojo" kun la ĝenerala projekto de ASAN. Kaj cetere, li bonvenigas, ke ĉinaj entreprenoj partoprenu en prezkonkurado pri altrapida fervojo de Singapuro al Kuala-Lumpuro. Por tio Gang Shuang respondis:

"La fervojo de Singapuro al Kuala-Lumpuro havas pozitivan signifon por la interkomunikiĝo de la regiono kaj ankaŭ patenciala, grava kunlaboraĵo en la kadro de la ideo "unu zono kaj unu vojo". Ni ĝojas, ke Singapuro kaj Malajzio rekonas la forton kaj konkurencivon de Ĉinio en la kampo de altrapida fervojo. Kaj Ĉinio subtenas, ke ĉinaj entreprenoj aktive partoprenu en la prezkonkurado."

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin