Projekto verdigi montojn

(GMT+08:00) 2017-03-01 16:32:48     Redaktoro:Xiong Shan

La vilaĝo Changju havas 758 familiojn, el kiuj 226 familioj estis listigita en la sferon de verdigo. Huang Songyuan diris, ke 80% de la vilaĝanoj jam esprimis sian kunagadon konforme al la projekto. La vilaĝano Qiu Shaoping diris: "Aŭdinte la projekton verdigi montojn, mi tre ĝojas, ĉar la laboro povas purigi la aeron kaj atingi la optimumon de la loĝmedio. Por la vilaĝanoj tio estas bona afero. Krom optimumigi la medion, kie ni loĝas, la loka registaro ankaŭ donis al ni certan kompenson. Mi pensas, ke en ne tro malproksima tempo mia hejmloko certe estos kovrita per verdaĵo, kaj do mi volas kunagi konforme al la projekto."

Por kompensi al tiuj, kies grundo kadriĝas en la regionon verdigotan, kaj por glate antaŭenigi la programon de montverdigo, la gubernio Xunwu, konforme al la koncernaj ŝtataj leĝoj kaj reguloj, ellaboris la projekton pri kompenso kontraŭ la rekviziciitaj terpecoj. Pri la procezo de rekvizicio kaj kompenso Ling Qing, laboranto de la Gubernia Oficejo pri Rekvizicio de Terpecoj kaj Domoj, diris: "Se kamparanoj konsentas pri la rekvizicio, okazas al ni subskribo de interkonsento. Unue ni mezuras lian teran areon, kaj laŭ tiu ni kalkulas kompensaĵon; poste ni sendas la kalkulon al la gubernia financa sekcio, kiu, pere de banko, unu fojon rekte pagas la kompenson al tiu kamparano, sen transdono de tria partio. La pago povas atingi la konton proksimume unu semajnon poste – plej rapide."

Nun la gubernio Xunwu per ĉiuj fortoj koncentriĝas en la laboro verdigi la montojn. La postaj taskoj de la ĉi-jara vintro kaj la venonta printempo estas forstumi la montojn, kiuj jam estis fermitaj. Wang Jungang, la estro de la Gubernia Forstokultura Buroo, informis: "La guberniaj partia komitato kaj registaro proponis la programon verdigi montojn, kiu havas historian, perspektivan kaj profundan signifon. La verdigitaj montoj povas ne nur enteni akvon per arbaro, sed ankaŭ konservi teron, kiu enhavas akvon; ili rolas por rezisti kontraŭ vento kaj firmigi sablon. Ĝi estas programo utila al la vivteno de la popolanoj. Ĝi povas plibonigi la vivmedion de la civitanoj kaj altigi la vivkvaliton de la urbo. Ĝi povas fari la ĉielon de la gubernio Xunwu pli blua, la montojn pli verdaj, kaj la akvoj pli puraj."


1 2

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin