Ĉinio urĝas politike solvi kosovan demandon

(GMT+08:00) 2017-02-28 14:15:15     Redaktoro:Yu Rongkang

Ĉinio lunde alvokis ĉiujn koncernajn partiojn antaŭenigi plu la procezon de dialogo pri la kosova demando kaj trovi politikan solvon por ĝi.

Liu Jieyi, konstanta reprezentanto de Ĉinio al la UN, faris la alvokon en kunveno de la Sekureca Konsilio pri Kosovo.

Liu diris en la kunveno, ke Ĉinio respektas la suverenecon kaj teritorian integrecon de Serbio kaj komprenas la laŭleĝajn zorgojn de tiu ĉi lando en la demando de Kosovo. Li aldonis, ke la rezolucio 1244 de la Sekureca Konsilio liveras la esencan juran bazon por trovi solvon al la problemo. Ĉinio ĉiam opinias, ke necesas sekvi la celojn kaj principojn de la Ĉarto de la UN kaj okazigi dialogon kaj intertraktadon kadre de rilataj rezolucioj de la Sekureca Konsilio por atingi konvenan solvon akcepteblan al ĉiuj koncernaj partioj.

Liu rimarkigis, ke la situacio en Kosovo estas ĝenerale stabila, sed profunde enradikiĝintaj problemoj restas komplikaj kaj nesolvitaj. Li urĝis ĉiujn koncernajn partiojn akceli altnivelan dialogon, forigi malkonsentojn per pragmata kaj konstruema dialogo kaj efektivigi la atingitajn duflankajn interkonsentojn.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin