Xinhua Novaĵ-Agentejo: Ĉinio ne bovenigas tian "Lotte"

(GMT+08:00) 2017-02-28 11:31:40     Redaktoro:Mirinda

Marde la ĉina novaĵ-agentejo Xinhua publikigis komentarion sub la titolo "Ĉinio ne bonvenigas tian Lotte".

La artikolo diras, ke lunde la direkcio de la sud-korea firmao Lotte decidis subskribi interkonsenton kun la sud-korea armeo pri lokado de la usona kontraŭmisila sistemo THAAD. Nun la procezo de lokado de la sistemo THAAD estas tute regata de la sud-korea armeo kaj multe rapidiĝis. Estas sendube, ke tio serioze damaĝas strategiajn sekurecajn interesojn de la regiono, inkluzive de Ĉinio. La senprudenta decido de Lotte sendube subtenis malbonfaron. Ĉinio ne bonvenigas tian Lotte.

La artikolo diras, ke julie pasintjare la registaroj de Usono kaj Sud-Koreio decidis loki la sistemon THAAD en Sud-Koreio, kaj de tiam ne nur frostiĝis la politikaj rilatoj inter Ĉinio kaj Sud-Koreio, sed ankaŭ estis influitaj la interŝanĝoj inter la du landoj en ekonomio kaj komerco, kulturo kaj aliaj kampoj. Estas antaŭvideble, ke pro lokado de la sistemo THAAD en Sud-Koreio, glata kunlaboro inter la du landoj en diversaj kampoj estos grave influata. Lotte, kiu rekte partoprenas en la afero, ne povas sin senkulpigi kaj devas preni sur sin la respondecon pri ĉiuj sekvoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin