Novaĵoj (Marto 01)

(GMT+08:00) 2017-03-01 16:04:52     Redaktoro:Xiong Shan

Saluton, karaj amikoj. Mi estas Mirinda kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 1a de marto, merkrede. Hodiaŭ unue estos kelkaj novaĵoj. Ni ĉefe parolos pri tio, ke ĉina ŝtatkonsilanto Yang Jiechi renkontiĝis kun usona ŝtatsekretario Rex Tillerson; la Sekureca Konsilio de la UN ne povis adopti rezolucion pri kemiaj armiloj en Sirio. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Marde en la Ŝtata Departemento de Usono, vizitanta ĉina ŝtata konsilanto Yang Jiechi renkontiĝis kun usona ŝtatsekretario Rex Tillerson.

Yang diris, ke antaŭ nelonge, ĉina prezidanto Xi Jinping telefone parolis kun usona prezidento Donald Trump, kaj ili konsentis kune puŝi la rilatojn inter Ĉinio kaj Usono atingi pli grandan disvolviĝon. En la venonta periodo, laŭ la komuna konsento, atingita de la du ŝtatestroj kaj la principoj de ne-kontraŭstaro kaj ne-rezistado, reciproka respekto, kunlaboro kaj kungajno, Ĉinio volas fortigi altnivelan kontakton kun Usono, profundigi duflankan interŝanĝon kaj kunlaboron en diversaj kampoj, vastigi komunikadon kaj kunordigon en internaciaj, regionaj kaj tutglobaj demandoj, respekti unu la alian pri kernaj interesoj kaj gravaj zorgoj, kaj antaŭenpuŝi daŭrigeblan sanan kaj stabilan disvolvsadon de la dulandaj rilatoj por profitigi popolojn de la du landoj kaj eĉ de la tuta mondo.

Tillerson diris, ke prezidento Trump kaj prezidanto Xi difinis pozitivan fundamentan tonalon pri disvolvado de la dulandaj rilatoj. Usono volas kune kun Ĉinio rigardi la dulandajn rilatojn laŭ plilarĝa vido, fortigi altnivelan dialogon kaj kontakton, senĉese vastigi kunlaboron en diversaj kampoj, solvi sensivajn temojn per interkonsiliĝo, pli bone disvolvi la duflankajn rilatojn kaj multe kontribui al paco kaj prospero de la mondo kaj la regiono.

La Sekureca Konsilio de la UN marde ne povis adopti projekton de rezolucio, kiu celis enkonduki sankciojn pro suspektata uzo de kemiaj armiloj en Sirio, ĉar Rusio kaj Ĉinio vetois ĝin.

Pri la projekto skizita de Britio, Francio kaj Usono, naŭ membroj de la konsilio voĉdonis favore. Du vetohavaj potencoj Rusio kaj Ĉinio, kune kun Bolivio, voĉdonis kontraŭ la projekto. Kazaĥio, Egiptio kaj Etiopio sin detenis.

Se la projekto de rezolucio estus adoptita, la Sekureca Konsilio efektivigos frostigon de aktivoj kaj vojaĝ-malpermeson kontraŭ individuoj kaj entoj rilataj kun la siria registaro surbaze de akuzoj pri atakoj per kemiaj armiloj laŭ komuna enketo de la UN kaj la Organizo pri la Malpermeso de Kemiaj Armiloj.

Konstanta vicreprezentanto de Rusio al la UN diris post la voĉdono, ke Rusio oponas la projekton, kiu celis enkonduki sankciojn kontraŭ Sirio, ĉar estas nefidinda la raporto pri kemiaj armiloj en Sirio, al kiu mankas atestoj.

Liu Jieyi, konstanta reprezentanto de Ĉinio al la UN, diris, ke ankoraŭ iras la enketo pri uzo de kemiaj armiloj en Sirio, tial estas tro frue por fari konkludon.

Liu diris, ke sub klopodo de la internacia komunumo, nun en Sirio estas ĝenerale efektivigata la batalhalto, kaj la nova ĝeneva intertraktado glate iras, tial politika solvado de siria demando alfrontas maloftan kaj favoran ŝancon. En la nuna situacio, la internacia komunumo devas persisti en la ĝenerala direkto de solvado de la siria demando, firmigi pozitivan tendencon per unuiĝo kaj kunlaboro, instigi diversajn partiojn daŭrigi batalhalton, subteni dialogon kaj trovi elirejon akcepteblan por ĉiuj partioj kiel eble plej rapide.

Marde en la ĉefstabejo de la UN en Nov-Jorko, Amina J. Mohammed enoficiĝis kiel plenuma ĝenerala vicsekretario de UN. Ŝi promesis subteni laboron de la ĝenerala sekretario en daŭrigebla disvolvado, seksa egaleco, demandoj de junuloj kaj aliaj kampoj.

Antaŭ la enoficiĝo, Amina estis niĝeria ministro pri mediprotekto. Ŝi estis ankaŭ speciala konsilisto de la eksa ĝenerala sekretario de la UN Ban Ki-moon pri disvolvado post 2015 kaj ludis gravan rolon por ellabori la Tagordon pri Daŭripova Disvolvado 2030.

Loka juĝejo en Malajzio diris, ke du virinaj suspektatoj, unu el Indonezio kaj alia vjetnama, estis akuzitaj merkrede pri murdo de viro el la Korea Demokratia Popola Respubliko.

La plendmotivo diris, ke Siti Aisyah, la indonezia knabino, kaj Doan Thi Huong la vjetnama, estis akuzitaj pri intenca mortigo de Kim Chol en la kuala-lumpura flughaveno en la 13a de februaro.

La du homoj faris krimon punindan laŭ sekcio 302 kaj sekcio 34 de la kriminala leĝo. Se ili estos konviktitaj, la mortpuno estos aplikita.

Laŭ la polico, la du suspektatoj ŝmiris la vizaĝon de Kim Chol per mortiga likvo, identigita poste kiel la nerva aganto VX en la atako, tiel ke li petis medicinan personaron de la flughaveno kaj poste mortis survoje al la hospitalo. La du suspektatoj diris, ke ili estis trompitaj pri ĉeesto al televida programo de realaĵa spektaklo, aserto malakceptita de la polico.

Afgana oficialulo diris marde, ke almenaŭ 11 policanoj estis mortigitaj en la provinco Helmand, suda Afganio.

La oficialulo diris, ke polica kontrolejo en Lashkar Gar, ĉefurbo de la provinco Helmand estis atakita marde vespere; unu policano rilata al la kontraŭregistara grupo Talibano mortpafis 11 siajn kolegojn dormantajn en barako, kaj poste li stiris veturilon kun armiloj kaj municioj el la kontrolejo.

La novaĵ-agentejo Ruters raportis, ke ekstremistoj de la grupo Talibano atakis gardiston de la kontrolejo kaj poste mortpafis 11 policanojn en barako. La loka polico suspektis internan atakon, opiniante, ke policano eble estis infiltrita de Talibano kaj kunagis kun la atakanto.

La grupo Talibano deklaris sian respondecon pri la atako. La loka polico jam komencis enketon kaj serĉas malaperintan policanon.

La palestina registaro anoncis marde, ke ĝi okazigos lokajn elektojn en Cisjordanio en la 13a de majo. Pro bojkoto de Hamas la elektoj ne okazos en Gazao.

Deklaro publikigita de la palestina registaro post kunveno de la kabineto diris, ke la elektoj en Gazao estas prokrastitaj sen fiksa templimo. Tamen la deklaro ne menciis, ĉu okazos elektoj en Orient-Jerusalemo.

La deklaro diris, ke la palestina registaro bedaŭras la bojkoton de Hamas kontraŭ la elektoj, dirante, ke Hamas senigis la gazaanojn je la rajto pri voĉdono. Altrangulo el la palestina registaro diris al raportistoj, ke la palestina registaro atendos plu pozitivan respondon de Hamas en la venontaj kvar semajnoj.

Responde al la decido de la registaro, proparolanto de Hamas diris, ke la frostigo de elektoj en Gazao akrigos la politikan malakordon inter Hamas kaj Fatah kaj malutilas al repacigo de la du partioj.

En januaro la palestina registaro anoncis okazigon de elektoj en Cisjordanio kaj Gazao en la komenco de majo. Tamen Hamas esprimis oponon. Ĝi opiniis, ke la elektoj devas esti okazigitaj post repaciĝo de la du partioj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin