Novaĵoj (Marto 03)

(GMT+08:00) 2017-03-03 17:14:50     Redaktoro:Xiong Shan

Saluton, karaj amikoj. Mi estas Mirinda kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 3a de marto, vendrede. Hodiaŭ unue estos kelkaj novaĵoj. Ni ĉefe parolos pri tio, ke malfermiĝis la kvina sesio de la 12 Nacia Komitato de la Ĉina Popola Politika Konsultiĝa Konferenco; la Monda Kongreso pri Movebla Komunikado finiĝis en Barcelono. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Vendrede posttagmeze en Pekino malfermiĝis la 5a sesio de la 12a Nacia Komitato de la Ĉina Popola Politika Konsultiĝa Konferenco.

Yu Zhengsheng, prezidanto de la Nacia Komitato de la Ĉina Popola Politika Konsultiĝa Konferenco, faris laborraporton al pli ol 2 000 membroj de la Nacia Komitato, kiuj kolektiĝis por diskuti pri gravaj politikaj, ekonomiaj kaj sociaj demandoj en la lando.

Plej altaj partiaj kaj ŝtataj gvidantoj Xi Jinping, Li Keqiang, Zhang Dejiang, Liu Yunshan, Wang Qishan kaj Zhang Gaoli ĉeestis la malferman kunvenon en la Granda Popola Halo.

2017 estas la grava jaro por efektivigo de la 13a Kvin-jara Plano kaj ankaŭ por antaŭenigo de la proviz-flanka struktura reformo. La du sesioj en tiel grava periodo nature vekis grandajn atentojn de alilandaj ĉefaj mediatoj. Ili opinias, ke konservi la rapidon de ekonomia kresko kaj altigi la kvaliton de ekonomia kresko fariĝos varmaj punktoj dum la du sesioj.

Aŭstralia amaskomunikilo Financial Review ĵaŭde publikigis artikolon, dirante, ke sekve de la makroekonomia stabiligo kaj publikigo de multaj stimulaj rimedoj, la aperigo de plano pri traktado de riskoj estos grava temo dum la du sesioj. La artikolo montras, ke starigo de ĉi-jara celo de la malneta enlanda produkto havas grandan signifon. Pluraj ekonomikistoj opinias, ke se la celo estos fiksita je la kresko de ĉirkaŭ 6,5% en la ĉijara registara laborraporto, tio signifas, ke Ĉinio atribuos grandan gravecon al ekonomia restrukturado, reformo de ŝtataj entreprenoj kaj traktado de ŝuldoj de lokaj registaroj. Se ĝi estos inter 6,5% kaj 7%, tio aludas, ke Ĉinio celas stimuli la ekonomian revigligon.

Singapura amaskomunikilo Straits Times ĵaŭde raportis, ke malsame ol antaŭe, la ĉina registaro turnis la atenton al altigo de la kvalito de ekonomia kresko.

La artikolo citis parolon de fakulo Yang Dali pri Ĉinio el la Ĉikaga Universitato, dirante, ke la ĉina registaro jam turnis sian atenton al altigo de la kvalito de ekonomia kresko. Ĝi diris ankaŭ, ke subteni la rapidon de ekonomia kresko, sub la kondiĉo eviti malpliboniĝon de la medio, precipe la seriozan aerpoluadon, estas la vera celo de la ĉina registaro.

Usona ĵurnalo Huffington Post publikigis komentarion, dirante, ke sub la principo "progreso dum stabiligo", la ĉina registaro strebos ne por sola celo de ekonomia kresko, kaj tio signifas, ke Ĉinio sin dediĉos al reformo de la proviz-flanka strukturo kaj intensigos penadojn por altigo de la kvalito de ekonomia kresko. La artikolo ankaŭ menciis, ke Ĉinio penos por antaŭenigi reformon de la ferŝtala industrio kaj karbomineja industrio, kaj krome, estos novaj reformoj por ŝtataj entreprenoj.

Ĵaŭde en Barcelono fermiĝis ĉi-jara Monda Kongreso pri Movebla Komunikado. La komunika tekniko de la kvina generacio estas ege aspirata. Profesiuloj opiniis, ke la kvinageneracia tekniko espereble faros la moveblan konekton vera motoro de la kvara industria revolucio.

La normoj de la kvinageneracia tekniko estos publikigitaj eble en 2019. La Tutmonda Sistemo pri Movebla Komunikado prognozis en sia raporto, ke la komunika reto de la kvinageneracia tekniko estos starigita grandskale en la venonta jardeko kaj kovros regionojn kun triono de la monda loĝantaro.

Ĉinaj firmaoj gvidis prezentadon de novaj aparatoj kaj ankaŭ lanĉis novajn teknikojn dum la kongreso. La ĉina entrepreno Huawei ricevis tri el la Tutmondaj Moveble-Telekomunikaj Premioj.

Malajzia vicĉefministro Ahmed Zahid Hamidi diris ĵaŭde, ke Malajzio nuligos la traktadon de senviza eniro al civitanoj de la Korea Demokratia Popola Respubliko ekde lundo.

La decido estis farita, post kiam viro el la KDPR kun la nomo "Kim Chol" sur pasporto estis murdita de du virinoj en la Kuala-Lumpura Flughaveno en la 13a de februaro. La polico kredis, ke la du virinaj suspektatoj, kune kun kvar aliaj ŝtatanoj de la KDPR, planis kaj efektivigis la atakon.

Zahid diris, ke la malajzia registaro faris la decidon, konsiderante nacian sekurecon kiel prioritaton.

Malajzio merkrede komencis proceson kontraŭ la du suspektatoj pri murdo. La tria suspektato, ŝtatano de la KDPR, nomata Ri Jong Chol, restas sub gardo de la polico, sed lia arestiteco finiĝos en tiu ĉi vendredo.

Ri Tong Il, proparolanto de la delegacio de la Korea Demokratia Popola Respubliko al Malajzio, diris jaŭde, ke la delegacio kaj koncernaj membroj de la malajzia kabineto okazigis intertraktadon pri la morto de viro de la KDPR, kaj la delegacio petis la malajzian flankon redoni kadavron de la mortinto kiel eble plej frue.

Ri diris en gazetara konferenco okazigita en la ambasadorejo de la KDPR en Malajzio, ke la intertraktado tuŝis ĉefe la transdonon de la kadavro, liberigon de retenitaj civitanoj de la KDPR kaj amikajn rilatojn inter la du landoj. Li aldonis, ke la delegacio petis kontroli la kadavron por identigi la mortinton kaj renkontiĝi kun du retenitaj civitanoj de la KDPR.

Ĵaŭde la siria armeo anoncis, ke la registaraj trupoj sukcese reprenis antikvan urbon Palmyra en meza Sirio.

En deklaro, la siria armeo diris, ke subtenate de Rusio kaj la siria aerarmeo, la registaraj trupoj forte batis armitajn fortojn de la ekstremisma organizo Islama Ŝtato kaj jam ekregis Palmyra kaj ĉirkaŭan regionon.

La deklaro diris, ke la registaraj trupoj akiris progreson en bato kontraŭ la Islama Ŝtato en la provinco Alepo. La venko de la registaraj trupoj estas peza bato al la Islama Ŝtato.

Ĵaŭde la pakistana ĵurnalo Dawn News raportis, ke fermiĝis la 13a pintkunveno de la Organizo pri Ekonomia Kunlaboro en Islamabado merkrede.

La pintkunveno publikigis la Islamabadan Deklaracion. Estis atingitaj jenaj komunaj konoj pri ekonomia kaj komerca kunlaboro: bonvenigi la Ĉina-Pakistanan Ekonomian Koridoron ludi gravan rolon en regiona disvolvado; due, realigi duobligon de komerca kvanto inter membrolandoj de la organizo en venontaj tri aŭ kvin jaroj; trie, realigi kiel eble plej frue funkciigon de reasekura kompanio de la Organizo pri Ekonomia Kunlaboro kaj stimuli partoprenon de aliaj landoj; kvare, establi elektroenergian merkaton de la regiono de la organizo; kvine, fortigi translandan negocon de membrolandoj; sese, kunlabori kun Internacia Telekomunika Unio, kaj sepe, kune akceli regionan turismon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin