Okazos prepara kunveno por la 5a sesio de la 12a NPK

(GMT+08:00) 2017-03-03 18:34:07     Redaktoro:Xiong Linping

Antaŭtagmeze de la 4a de marto okazos la prepara kunveno por la 5a sesio de la 12a Nacia Popola Kongreso. La kunveno elektos la prezidantaron de la sesio kaj sekretarion kaj voĉdonos la projekton de sesia tagordo. Post la kunveno la sesia prezidantaro havos sian unuan kunsidon. Je la 11a horo la sesio okazigos gazetaran konferencon, kaj tie la proparolanto de la sesio faros respondon al demandoj starigitaj de en- kaj ekster-landaj raportistoj, rilate al la sesia tagordo kaj la laborgrupoj de NPK.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin