ĈPPKK partoprenas en ŝtatoregado ĉirkaŭ sana kaj stabila evoluo de la ekonomio

(GMT+08:00) 2017-03-04 09:38:19     Redaktoro:Selena

Yu Zhengsheng, prezidanto de la Nacia Komitato de la Ĉina Popola Politika Konsultiĝa Konferenco vendrede diris farante laborraporton dum inaŭguro de la 5a sesio de la 12a Nacia Komitato de la Ĉina Popola Politika Konsultiĝa Konferenco, ke en 2017 la Ĉina Popola Politika Konsultiĝa Konferenco partoprenos en ŝtatoregado ĉirkaŭ akcelo de sana kaj stabila evoluo de la ekonomio.

Yu diris, ke la Ĉina Popola Politika Konsultiĝa Konferenco devas fari profundan esploron kaj aktive proponi la aŭtoritaton pri akcelo de la sana disvolvado de privataj entreprenoj, reformo de la agrikultura proviz-flanka strukturo, malriĉec-redukto kaj tiel plu.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin