Li Keqiang: Fruktodona diplomatio kun ĉina trajto en lasta jaro

(GMT+08:00) 2017-03-05 10:35:34     Redaktoro:Selena

Ĉina ĉefministro Li Keqiang dimanĉe matene faris raporton pri registara laboro en la malferma kunveno de la kvina sesio de la Nacia Popola Kongreso de Ĉinio, dirante, ke en la pasinta jaro diplomatio kun la ĉina trajto estis fruktodona.

Xi Jinping kaj aliaj ŝtataj gvidantoj vizitis plurajn fremdajn landojn por ĉeesti neoficialan kunvenon de gvidantoj de la Azi-Pacifika Ekonomia Kunlaboro, pintkunvenon de la Ŝanhaja Kunlabora Organizo, kunvenon de gvidantoj de BRICS-landoj, pintkunvenon pri nuklea sekureco, serion da altnivelaj kunvenoj de la Ĝenerala Asembleo de la UN, Azi-Eŭropan Pintkunvenon kaj tiel plu. Ĉinio antaŭenigis validiĝon de la Pariza Interkonsento. Cetere, la rilatoj inter Ĉinio kaj internaciaj organizoj estis pli striktaj, kaj tio aktive akcelis la reformon kaj plibonigon de la tutmonda regado.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin