Ĉinio efektivigos pli aktivan fiska politikon

(GMT+08:00) 2017-03-05 12:30:39     Redaktoro:Yu Rongkang
Ĉinio sekvos pli aktivan kaj efikan fiska politikon kun registara fiska deficito projektita je 3% de la malneta enlanda produkto, laŭ la raporto pri registara laboro, publikigita al amaskomunikiloj dimanĉe.

La raporto farita de ĉefministro Li Keqiang al la jara sesio de la nacia leĝdona organo diris, ke kvankam la proporcio inter deficito kaj la malneta enlanda produkto restas senŝanĝa kompare kun tiu en la lasta jaro, la kvanto de fiska deficito de la registaro estas fiksita je 2,38 duilionoj da juanoj (proksimume 345 miliardoj da usonaj dolaroj), pli multe je 200 miliardoj da juanoj ol la lastjara. En ĝi, la projektita deficito de la centra registaro kalkuliĝas al 1,55 duilionoj da juano, kaj tiu de lokaj registaroj estas 8 300 miliardoj da juanoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin