Ĉinio kontribuos plu al stabileco, kresko, paco kaj regado de mondo

(GMT+08:00) 2017-03-08 19:02:27     Redaktoro:Yu Rongkang

Ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi diris merkrede, ke Ĉinio estos plu apogo de internacia stabileco, motoro de tutmonda kresko, ĉampiono de paco kaj disvolviĝo kaj kontribuanto al tutmonda regado.

Wang faris la rimarkojn en gazetara konferenco dum la jara sesio de la Nacia Popola Kongreso.

Wang diris, ke ekde la 18a Nacia Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio en 2012, ĉinaj diplomatoj renkontis defiojn kaj kreis favoran situacion, sub la forta gvidado de la Centra Komitato kun prezidanto Xi Jinping kiel la kerno. Li rimarkigis, ke Ĉinio akiris grandan atingon kaj malfermis novan ĉapitron en la grandlanda diplomatio kun ĉinaj trajtoj. Li resumis ĉinan diplomation per tri ŝlosilaj vortoj: vizio, iniciatemo kaj konsekvenceco.

La vizio de Ĉinio evidentiĝas pro la novaj ideoj kaj pensoj elmetitaj de Xi, inkluzive de starigo de partnerecoj, kiuj anstataŭigas alfrontadon per dialogo kaj aliancon per partnereco, konstruado de novtipaj internaciaj rilatoj karakterizitaj de kungajna kunlaboro, kaj komuna konstruado de komunumo de komuna futuro de la homaro.

Wang diris, ke tiuj novaj ideoj kaj pensoj rifuzas malnovajn konceptojn de alianco kaj alfrontado, transpasas la malnovan manieron de nul-sumaj ludo kaj havas distingajn ĉinajn karakterizaĵojn kaj gravan influon por la mondo. Li diris, ke Ĉinio starigis tutmondan reton de partnerecoj, havigante favoran eksteran medion kaj strategian subtenon al la nacia disvolvado, kaj efektivigo de la iniciato de la Zono kaj Vojo malfermas novan ĉapitron de malfermo kaj kungajna kunlabor

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin