Novaĵoj (Marto 09)

(GMT+08:00) 2017-03-09 17:15:15     Redaktoro:Xiong Shan

Saluton, karaj amikoj! Jianping kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 9-a de marto, ĵaŭde. Hodiaŭ unue ni elsendos kelkajn novaĵojn. Ni ĉefe parolos pri tio, ke ĉinaj gvidantoj ĉeestis grupajn diskutojn pri raporto de registara laboro; Ĉinio publikigis raporton pri homaj rajtoj de Usono. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Ĉina prezidanto Xi Jinping diris merkrede, ke la lando devas formi malriĉec-mildigan mekanismon kun longedaŭra efiko kaj enhavi formalismon en malriĉec-redukto.

Xi, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, faris la rimarkojn dum grupa diskuto kun naciaj leĝdonantoj el la sudokcidenta provinco Sichuan en la okazanta jara sesio de la Nacia Popola Kongreso.

Xi diris, ke liberigi ĉiujn kamparajn loĝantojn el malriĉeco laŭ la nuna normo kaj ellistigi ĉiujn malriĉajn guberniojn en 2020 estas solena promeso de la partio. Xi diris, ke ju pli proksima estos la limdato, des pli malfacila la kampanjo por elradikigo de malriĉeco, kaj tio postulas, ke la lando klarigu la respondecojn, prenu precizajn rimedojn kaj faru zorgemajn penadojn.

Ĉinio liberigis 12,4 milionojn da kamparaj loĝantoj el malriĉeco en 2016, kaj ankoraŭ 43,35 milionoj da homoj vivis en malriĉeco en la fino de la lasta jaro.

Tiutage ankaŭ aliaj partiaj kaj ŝtataj gvidantoj Li Keqiang, Zhang Dejiang, Yu Zhengsheng, Liu Yunshan kaj Zhang Gaoli ĉeestis grupajn diskutojn de naciaj leĝdonantoj el diversaj provincoj.

Naciaj leĝdonantoj merkrede komencis ekzameni la projekton de ĝeneralaj kondiĉoj de civila juro, kiu, se ĝi estos adoptita, faros al la lando paŝon pli proksiman al la longe mankanta civila kodo.

Kun la projekto submetita al la okazanta jara sesio de la Nacia Popola Kongreso, la plej supera leĝdona organo de Ĉinio, la lando estas proksima al la fino de ŝlosila unua paŝo al civila kodo: difini bazajn principojn.

Pasintjare, la projekto estis tri-foje legita en sesioj de la Konstanta Komitato de la Nacia Popola Kongreso. Estas malofte, ke leĝprojekto ne estis adoptita post tri legadoj.

Post la adopto de la ĝeneralaj kondiĉoj, leĝdonantoj komencos la laboron pri kompilado de individuaj libroj pri proprieto, kontrakto kaj geedzeco kaj aliaj, kiuj estos integritaj en unuecan kodon. Laŭ la leĝdona plano, la kodo estos promulgita en 2020.

Ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi diris merkrede, ke Ĉinio estos plu apogo de internacia stabileco, motoro de tutmonda kresko, ĉampiono de paco kaj disvolviĝo kaj kontribuanto al tutmonda regado.

Wang faris la rimarkojn en gazetara konferenco dum la jara sesio de la Nacia Popola Kongreso.

Wang diris, ke ekde la 18a Nacia Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio en 2012, ĉinaj diplomatoj renkontis defiojn kaj kreis favoran situacion, sub la forta gvidado de la Centra Komitato kun prezidanto Xi Jinping kiel la kerno. Li rimarkigis, ke Ĉinio akiris grandan atingon kaj malfermis novan ĉapitron en la grandlanda diplomatio kun ĉinaj trajtoj. Li resumis ĉinan diplomation per tri ŝlosilaj vortoj: vizio, iniciatemo kaj konsekvenceco.

La vizio de Ĉinio evidentiĝas pro la novaj ideoj kaj pensoj elmetitaj de Xi, inkluzive de starigo de partnerecoj, kiuj anstataŭigas alfrontadon per dialogo kaj aliancon per partnereco, konstruado de novtipaj internaciaj rilatoj karakterizitaj de kungajna kunlaboro, kaj komuna konstruado de komunumo de komuna futuro de la homaro.

Ĉinio ĵaŭde publikigis raporton pri situacio de homaj rajtoj en Usono. La raporto, titolita "La Registro de Homaj Rajtoj de Usono en 2016" estis publikigita de la Informa Oficejo de la Ŝtata Konsilio, la kabineto de Ĉinio, responde al "la Laŭlandaj Raportoj pri Praktikoj de Homaj Rajtoj por 2016" publikigita de la Ŝtata Departemento de Usono en la 3a de marto laŭ loka tempo.

La ĉina raporto diras, ke Usono pozas refoje kiel "la juĝisto de homaj rajtoj". Uzante la taktobastonon de homaj rajtoj, ĝi montris fingrojn kaj kulpigis multajn landojn pri la situacio de homaj rajtoj, sed ĝi donis neniun atenton al siaj teruraj problemoj de homaj rajtoj.

Nun la Homrajta Konsilio de UN okazigas la 34an sesion en Ĝenevo. Ĉinaj fakuloj pri homaj rajtoj, kiuj ĉeestas la sesion, kaj la ĉina misio al UN kune organizis flankan kunvenon kun la temo "Kune konstrui komunumon de komuna futuro de la homaro: nova vojo por tutmonda regado de homaj rajtoj". Reprezentantoj el pli ol 20 landoj kaj neregistaraj organizoj ĉeestis la kunvenon.

Ĉinaj fakuloj kaj kleruloj eksplikis la koncepton de komunumo de komuna futuro de la homaro laŭ defioj de la komunumo, diverseco de la koncepto pri homaj rajtoj, protekto de la homaj rajtoj sub la komunumo, la ĉina kontribuo por la tutmonda regado de homaj rajtoj, ĉinaj politikoj kaj praktiko pri religioj kaj komuna alvoko de membroj de la komunumo. Ĉeestantaj fakuloj kaj kleruloj opiniis, ke ekspliko de la koncepto pri homaj rajtoj ne devas apartiĝi de la kultura fono, kaj garantio de homaj rajtoj estas kune dividi respondecon, sed ne porti ŝarĝon. Ili ankaŭ akcentis, ke Ĉinio pli aktive partoprenas en tutmonda regado de homaj rajtoj kaj ludos pli grandan rolon.

Civitanoj en Seongju-gun kaj Gimcheon de la sud-korea provinco Gyeongsangbukdo okazigis manifestaciojn en merkredo por forte protesti kontraŭ eniro de la usona THAAD.

Posttagmeze en tiu tago, pli ol cent civitanoj el pluraj popolaj organizoj kolektiĝis apud la golfejo Lotte, kie estos starigita la usona kontraŭmisila sistemo. Ili kriis "Ni deziras pacon, sed ne THAAD", kun alte levitaj flagoj, sur kiuj estis skribitaj sloganoj "Ni oponas golfejon Lotte minacanta Ĉinion", kaj alvokis la sud-korean registaron tuj haltigi procezon de la lokado.

La Sekureca Konsilio de UN merkrede kondamnis per la plej fortaj vortoj la abomenindan kaj malkuraĝan teroristan atakon en la afgana ĉefurbo Kabulo pli frue en tiu tago.

La Sekureca Konsilio diris en gazetara deklaro, ke terorismo en ĉiuj siaj formoj kaj manifestiĝoj konsistigas unu el la plej gravaj minacoj al internaciaj paco kaj sekureco. La membroj de la Sekureca Konsilio substrekas la bezonon alporti krimintojn, organizantojn, financantojn kaj sponsorojn de tiuj riproĉindaj teroristaj agoj al justeco.

Pli ol 120 homoj estis mortigitaj aŭ vunditaj, post kiam atakantoj alivestitaj kiel medicinistoj sturmis militistan hospitalon proksiman al la severe gardata diplomatia kvartalo en Kabulo merkrede.

La novaĵagentejo Amaq subordigita al la terorista grupo Islama Ŝtato diris, ke la Islama Ŝtato deklaris sian respondecon pri la atako.

Staffan de Mistura, speciala sendito de ĝenerala sekretario de Unuiĝintaj Nacioj por Sirio, diris merkrede en la stabejo de UN en Nov-Jorko, ke la nova ĝeneva intertraktado pri Sirio komenciĝos en la 23a de marto laŭ plano.

La Sekureca Konsilio de UN okazigis nepublikan kunvenon kaj aŭskultis raporton de la speciala sendito pri la siria intertraktado. De Mistura diris al raportistoj post la kunveno, ke la nuna celo estas komenci la novan intertraktadon, nome la kvina intertraktado, en Ĝenevo en la 23a de marto. La nova intertraktado estos okazigita surbaze de la lasta en nerekta maniero.

Finiĝis la novaĵoj!

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin