Sud-koreaj civitanoj forte protestis kontraŭ eniro de ekipaĵoj de THAAD

(GMT+08:00) 2017-03-09 12:50:19     Redaktoro:Shanshan

Civitanoj en Seongju-gun kaj Gimcheon de la sud-korea provinco Gyeongsangbukdo okazigis manifestaciojn en merkredo por forte protesti kontraŭ eniro de la usona misilŝildo THAAD.

Posttagmeze en tiu tago, pli ol cent civitanoj el pluraj popolaj organizoj kolektiĝis apud la golfejo Lotte, kie estos starigita la usona kontraŭmisila sistemo. Ili kriis "Ni deziras pacon, sed ne THAAD", kun alte levitaj flagoj, sur kiuj estis skribitaj sloganoj "Ni oponas golfejon Lotte minacanta Ĉinion", kaj alvokis la sud-korean registaron tuj haltigi procezon de la lokado.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin