Ĉinio donis al Afganio milionon da usonaj dolaroj da monhelpo

(GMT+08:00) 2017-03-10 14:58:18     Redaktoro:Yu Rongkang

Ĵaŭde en la afgana ĉefurbo Kabulo la Alta Komisarejo de la Unuiĝintaj Nacioj pri Rifuĝintoj okazigis ceremonion de akcepto de miliono da usonaj dolaroj da monhelpo el Ĉinio por rifuĝintoj en Afganio.

La oficejo de la Alta Komisarejo de la UN en Afganio disdonis al pli ol 330 familioj lanajn litkovrilojn, gasbotelojn kaj aliajn materialojn necesajn por pasigo de la vintro. Laŭ rilata interkonsento, en la nomo de la ĉina registaro, la komisarejo kondukos laborojn pri aĉetado, transporto kaj disdono de materialoj, kaj la sekvaj materialoj estos transdonitaj al rifuĝintoj.

Ĉina ambasadoro al Afganio Yao Jing, afagana ministro pri aferoj de rifuĝintoj kaj rehejmenigo Syed Balkhi kaj estro de la oficejo de la Alta Komisarejo de la UN en Afganio Fassia Abdullah ĉeestis la ceremonion.

Yao diris, ke lastatempe neĝŝtormo kaj ekstrema vetero trafis Afganion, kio kaŭzis grandajn malfacilojn al la rifuĝintoj kaj delokitaj personoj en la lando; la registaro kaj popolo de Ĉinio esprimas profundan simpation al ili kaj esperas, ke la monhelpo povos mildigi la homanecan krizon alfrontatan de Afganio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin