Park Geun-hye estas eksigita pro akuzo

(GMT+08:00) 2017-03-11 15:44:46     Redaktoro:Xiong Linping

La sudkorea konstitucia kortumo faris juĝon pri la akuzo kontraŭ Park Geun-hye. Ĉiuj ok juĝistoj de la kortumo donis jesan voĉon por eksigi ŝin je prezidenteco.

En la 10a de marto, post la trimonata procesado pri la akuzo kontraŭ la sudkorea prezidento, la rezulto finfine alvenis. Park Geun-hye estis eksigita je la ofico, kaj pro tio ŝi fariĝis la unua prezidento sudkorea, kiu demisiis pro akuzo.

Post la publikigo de la rezulto la amasoj por Park Geun-hye, kolektiĝantaj antaŭ la juĝejo kaj ĉe apudaj stratoj, emociiĝis. Ili eĉ faris konflikton al policanoj, tiel ardan, ke du manifestaciantoj vundiĝis en la tumulto kaj poste mortis en hospitalo.

Kontraste al tio, ĉe la civitanoj amasiĝantaj en placo nur kelkcent metrojn distanca de la juĝejo leviĝis grandaj krioj kaj ĝojoj, ĉar iliaj kandellumaj mitingoj finfine kronis sin per granda venko.

Laŭ la preskribo de la konstitucio, se prezidento estas akuzita, ĝenerala elekto komenciĝos nepre ene de 60 tagoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin