Sirio alvokis al UN kondamni bombatakojn en Damasko

(GMT+08:00) 2017-03-12 15:35:24     Redaktoro:Xiong Linping

La 11an de marto la siria Ministerio de Eksterlandaj Aferoj sendis leteron al la ĝenerala sekretario de Unuiĝintaj Nacioj (UN) kaj al la prezidanto de la Sekureca Konsilio, por alvoki, ke UN kondamnu la du bombatakojn tiutage okazintajn en la siria ĉefurbo, Damasko.

En la letero oni diras, ke la celo de tiuj ĉi du bombatakoj estas venĝi sin pro tio, ke la registara armeo venkis en la lastatempa batalado kontraŭ ekstremismaj organizaĵoj en kelkaj lokoj, kaj samtempe montras, ke la teroristaj fortoj kontraŭas la proceson de repaciĝo.

La 11an de marto du aŭtobusoj portantaj irakajn ŝijaistajn civilulojn estis atakitaj de bomboj en Damasko. Almenaŭ 40 homoj mortis, kaj pli ol 120 vundiĝis.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin