Nederlando malpermesis al turka aviadilo flugi en ĝian aerteritorion

(GMT+08:00) 2017-03-12 16:23:44     Redaktoro:Xiong Linping

La 11an de marto la turka prezidento Erdoğan forte atakis la decidon de la nederlanda registaro, malpermesi al la aviadilo de turka ministro pri eksterlandaj aferoj flugi en ĝian aerteritorion, kaj asertis, ke Turkio alprenos adekvatajn rimedojn. En la sama tago por tio la turka Ministerio de Eksterlandaj Aferoj vokis al interparolo nederlandan aferŝarĝiton en Turkio.

Tiutage, kiam Erdoğan partoprenis iun aktivadon en Istanbulo, li diris: "Nederlando nun devas pensi, kiel ĝiaj aviadiloj surteriĝos en Turkio." Li arde kritikis la nederlandan registaron kiel "reston de Nazio" kaj "faŝiston".

La 11an de marto la enderlanda registaro senigis la rajton de la turka eksterafera ministro Çavusoglu je surteriĝo en ĝia lando. Ĝi deklaris, ke la kaŭzo, senigi la rajton de la aviadilo de la turka eksterafera ministro je surteriĝo, devenis de "konsidero pri sekureco".

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin