Fermiĝis kvina sesio de 12a Nacia Komitato de ĈPPKK

(GMT+08:00) 2017-03-13 15:10:44     Redaktoro:Yu Rongkang

La kvina sesio de la 12-a Nacia Komitato de la Ĉina Popola Politika Konsultiĝa Konferenco okazigis ferman kunvenon lunde matene en la Granda Popola Halo en Pekino.

Prezidanto Xi Jinping kaj aliaj partiaj kaj ŝtataj gvidantoj ĉeestis la kunvenon preziditan de Yu Zhengsheng, prezidanto de la Nacia Komitato de la ĈPPKK.

En la kunveno, Leung Chun-ying, ĉefadministranto de la Honkonga Speciala Administracia Regiono, estis elektita kiel vicprezidanto de la 12a Nacia Komitato de la ĈPPKK. Krome, estis adoptitaj la raporto pri laboro de la Konstanta Komitato de la Nacia Komitato, raporto pri ekzamenado de proponoj, kaj politika rezolucio.

Yu diris en la kunveno, ke ĉi-jare la Komunista Partio de Ĉinio okazigos la 19an Nacian Kongreson. Li instigis ĉiujn membrojn de la Nacia Komitato doni siajn proponojn por antaŭenigi efektivigon de ĝenerala politiko de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj akceli bonigon de la vivo de la popolo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin