Novaĵoj (Marto 14)

(GMT+08:00) 2017-03-14 17:49:57     Redaktoro:Mirinda

Saluton, karaj amikoj. Mi estas Shanshan kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 14 de marto, marde. Hodiaŭ unue estos kelkaj novaĵoj. Ni ĉefe parolos pri tio, ke ĉina kaj brita ĉefministroj interŝanĝis gratulojn okaze de datreveno de diplomatiaj rilatoj; Turkio anoncis rimedojn kontraŭ Nederlando. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Ĉina ĉefministro Li Keqiang kaj brita ĉefministro Theresa May interŝanĝis gratulajn mesaĝojn lunde okaze de la 45a datreveno de la starigo de diplomatiaj rilatoj sur la ambassadora nivelo inter Ĉinio kaj Britio.

Li diris en sia mesaĝo, ke en la pasintaj 45 jaroj, reciproka integriĝo de interesoj inter Ĉinio kaj Britio senĉese profundiĝis, kun multaj atingoj akiritaj en reciprokprofita kunlaboro, interpopolaj kaj kulturaj kontaktoj inter la du landoj estis pli kaj pli striktaj, praktike en la interesoj de la du popoloj. Nun, ĉina-britaj rilatoj staras ĉe nova deirpunkto kaj havas solidan fundamenton por kunlaboro kaj vastan spacon por kreskado. Li aldonis, ke Ĉinio volas klopodi kune kun Britio por plifirmigi reciprokan konfidon, serĉi novajn atingojn en duflanka pragmata kunlaboro kaj antaŭenpuŝi duflankajn rilatojn stabile sur la vojo de reciproka konfido, reciproka kompletigo kaj reciproka profito, en la plej grandaj interesoj de la du popoloj.

Theresa May esprimis bondezirojn al la registaro kaj popolo de Ĉinio en sia gratula mesaĝo. Ŝi diris, ke la brita-ĉina partnereco senĉese disvolviĝas, kun oftaj altnivelaj interŝanĝoj kaj kontaktoj, kun fruktodona altnivela dialogo, kun ĉiam pliiĝanta komerca kaj investa ligiteco, kaj kun profundiĝantaj interpopolaj kaj kulturaj interŝanĝoj, kio ege akcelas la bonfarton de la du landoj. La brita ĉefministro esprimis la kredon, ke brita-ĉina kunlaboro certe akiros pli da atingoj en estonteco.

Ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi renkontiĝis kun sia dana kolego Anders Samuelsen lunde en Pekino.

Wang diris, ke Danio estas unu el la okcidentaj landoj, kiuj starigis diplomatiajn rilatojn kun Ĉinio plej frue, kaj nun rilatoj inter Ĉinio kaj Danio estas en sia plej bona periodo. Wang aldonis, ke la venonta jaro markos la 10an datrevenon de la ampleksa strategia partnereco inter Ĉinio kaj Danio, kaj Ĉinio volas preni tion kiel bonan okazon por puŝi la ampleksan strategian partnerecon al nova nivelo.

Samuelsen diris, ke la dana registaro atribuas grandan gravecon al disvolvado de la rilatoj kun Ĉinio, firme sekvas la politikon de unu Ĉinio kaj respektas la ŝtatan suverenecon kaj teritorian integrecon de Ĉinio.

Ĉina delegito diris lunde, ke Ĉinio firme defendas nunan internacian sistemon pri narkotaĵa regado kaj aktive antaŭenigas rilatan internacian kunlaboron.

Liang Yun, plenuma ĝeneral-vicsekretario de la ĉina Nacia Komisiono pri Narkotaĵa Regado, faris la rimarkojn en la 60a sesio de Komisiono de la UN pri Narkotaj Drogoj, kiu malfermiĝis lunde en Vieno, kun partopreno de proksimume 1 500 reprezentantoj el la tuta mondo. Liang diris en ĝenerala debato de la sesio, ke Ĉinio rekomendas konservi stabilecon de la internacia sistemo pri narkotaĵa regado kaj antaŭenigi efektivigon de diversaj promesoj. Liang asertis, ke Ĉinio restas ĉe la opinio pri komuna respondeco kaj daŭripova strategio. Li aldonis, ke en la lasta jaro Ĉinio sekvis ampleksan kaj ekvilibran strategion en traktado de narkotaĵaj demandoj, aktive partoprenis en internacia kunlaboro kaj kontribuis al la tutmonda traktado de narkotaĵaj demandoj.

Susan Thornton, aganta adjunkto de usona ŝtatsekretario, diris lunde, ke Usono serĉas starigon de rezult-orientitaj kaj konstruemaj rilatoj kun Ĉinio.

Thornton diris en gazetara konferenco, ke usona ŝtatsekretario Rex Tillerson, kiu baldaŭ vizitos Ĉinion, dialogos kun reprezentantoj de la ĉina flanko pri defioj kaj kunlaboro. Ŝi asertis, ke lia vizito celas serĉi starigon de rezult-orientitaj kaj konstruemaj rilatoj kun Ĉinio.

Turka vicĉefministro Numan Kurtulmus lunde vespere deklaris, ke Turkio alprenos seriojn da rimedoj por reagi al la nederlanda registaro, kiu malpermesis eniron de turkaj oficialuloj kaj dispelis lokajn turkojn ĉeestantajn amaskunvenon.

Kurtulmus deklaris, ke Turkio haltigos altnivelajn politikajn konsiliĝojn kun Nederlando kaj malpermesos al aviadiloj de nederlandaj diplomatoj eniri en ĝian aerspacon. Cetere, la turka registaro proponis disigi la turka-nederlandan parlamentan amikecan grupon.

Lokaj amaskomunikiloj raportis, ke Sud-Koreio okazigos prezidentecan elekton eble en la 9a de majo.

La sud-korea konstitucia kortumo sabate aprobis la eksigon de prezidento Park Geun-hye. Laŭ koncerna leĝo, la lando devas okazigi elekton de prezidenteco por la venonta oficperiodo ene de 60 tagoj kaj publikigi precizan daton de la elekto je 50 tagoj antaŭ la elekto. Tial la elekto devas esti okazigita inter la fino de aprilo kaj la unua tagdeko de majo. Bone informita persono el la sud-korea registaro diris al raportistoj, ke la 9a de majo estos taŭga por la elekto, ĉar estos publikaj ferioj en la unua semajno de majo.

La egipta ĵurnalo Al-Ahram raportis, ke lunde egipta ĉefprokuroro ordonis liberigi egiptan eksprezidenton Hosni Mubarak. Mubarak, 88-jara, reakiros liberecon en la proksima estonteco.

La prokurorejo faris la ordonon laŭ rezulto de la lasta juĝo de la plej alta apelacia kortumo pri la kazo de murdo de protestantoj en la komenco de tiu ĉi monato. La 2an de marto la egipta plej alta apelacia kortumo faris la lastan juĝon pri la kazo de eksprezidento Mubarak, kiu estis akuzita pri murdo de protestantoj dum la periodo de politika ĥaoso en 2011. Post longtempa debato, la kortumo deklaris, ke Mubarak estas senkulpa.

Du laborantoj de UN estis forkaptitaj en Demokratia Respubliko Kongo Lunde la registaro de Demokratia Respubliko Kongo publikigis deklaron, dirante, ke du laborantoj de la Unuiĝintaj Nacioj estis forkaptitaj dimanĉe vespere en la provinco Kasai de la lando.

Lambert Mende, proparolanto de la registaro de Demokratia Respubliko Kongo, diris, ke la du laborantoj de la UN venas respektive de Usono kaj Svedio. Ankaŭ aliaj kvar lokaj sekvantoj estis forkaptitaj de gangsteroj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin