Ĉina ĉefministro Li Keqiang merkrede esprimis esperon pri la rilatoj inter Ĉinio kaj Usono en gazetara konferenco post la ferma kunveno de la jara sesio de la Nacia Popola Kongreso. Li diris, ke la rilatoj inter Ĉinio kaj Usono ĉiam marŝas antaŭen malgraŭ malfaciloj, kaj li estas optimisma pri la estonteco de duflankaj rilatoj. Li aldonis, ke post la elektiĝo de Trump kiel usona prezidento, ĉina prezidanto Xi Jinping havis telefonan konversacion kun li, kaj ambaŭ konsentis akceli disvolvadon de la ĉina-usonaj rilatoj. Nun diplomatiaj departementoj de la du landoj konsiliĝas pri ilia renkontiĝo. Li ankaŭ akcentis, ke Ĉinio kaj Usono devas konservi strategian koncentriĝon kaj plifortigi interŝanĝon por progresigi interkomprenon. Li aldonis, ke la rilatoj inter Ĉinio kaj Usono influas ne nur interesojn de la du landoj, sed ankaŭ pacon, sekurecon kaj stabilecon de la mondo.