Etiopio en nacia funebro por 113 viktimoj de terŝoviĝo

(GMT+08:00) 2017-03-16 11:16:10     Redaktoro:Yu Rongkang

Etiopio merkrede komencis tritagan nacian funebron, kiam la nombro de mortintoj kalkuliĝis al pli ol 113 el sabata terŝoviĝo ĉe la enterigejo de balaaĵoj en la antaŭurbo de la ĉefurbo Adis-Abebo

La orient-afrika lando merkrede duonhisis siajn flagojn por viktimoj, multaj el kiuj estis en siaj domoj, kiam la terŝoviĝo trafis la 36-hektaran enterigejon de balaaĵoj, kie estas hejmo de multaj lokanoj

Dagmawit Moges, estro de la Ĉefurba Oficejo de Administracio de Komunikaj Aferoj, diris al la novaĵ-agentejo Xinhua, ke 41 novaj kadavroj estis trovitaj, tial la totala nombro de mortintoj kreskis ĝis 113.

Ĉefurbaj oficialuloj ne certas pri la nombro de personoj, kiuj estis ĉe la enterigejo, kiam la terŝoviĝo okazis. Ili diris, ke pli da kadavroj povas esti trovitaj, ĉar la serĉado daŭras tagnokte en la okazejo nomata Koshe.

La ĉefurba registaro evakuis 320 loĝantojn el la regiono. Ankaŭ komitato aparte por respondi al la krizo estis formita.

Centoj de helpantoj el la ĉefurba oficejo de fajroestingo kaj urĝa savado kaj la Adis-Abeba Polica Komisiono kondukas humanitarajn aktivecojn en la loko, kie okazis la terŝoviĝo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin