Ĉina vicĉefministro: vasta perspektivo de ĉina-filipina kunlaboro

(GMT+08:00) 2017-03-19 13:27:13     Redaktoro:Yu Rongkang

Ĉina vicĉefministro Wang Yang diris sabate, ke Ĉinio kaj Filipinoj havas vastan perspektivon de pragmata kunlaboro. Li urĝis la du landojn kapti la oportunon por profundigi kaj plivastigi duflankan kunlaboron.

Wang diris en la ĉina-filipina ekonomia kaj komerca forumo en Manilo, ke Ĉinio kaj Filipinoj estas proksimaj en geografio, sangaj rilatoj kaj kulturo. Iliaj ekonomioj estas komplentigaj kaj ambaŭ estas en la periodo de rapida disvolviĝo.

Wang, kiu estas en kvartaga vojaĝo al Filipinoj, urĝis negocistojn el la du landoj kapti oportunon de plibonigitaj duflankaj rilatoj por antaŭenigi kunlaboron inter la du flankoj al pli granda, pli vasta kaj pli profunda nivelo por profitigi la du popolojn.

Wang diris, ke Ĉinio kaj Filipinoj havas longan historion de amikaj interŝanĝoj, kaj la vizito de prezidento Rodrigo Duterte al Ĉinio en la lasta oktobro malfermis novan paĝon en duflankaj rilatoj kaj puŝis pragmatan duflankan kunlaboron al nova nivelo.

Ĉinio estas la dua plej granda komerca partnero de Filipinoj. Statistikoj montris, ke la filipina eksportado de fruktoj al Ĉinio, kiel ekzemple papajo, ananaso, banano kaj mango, rapide kreskis, pliiĝante respektive je 200%, 100%, 50% kaj 30% ekde la lasta oktobro.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin