Ĉinio volas antaŭenigi financan kunlaboron inter BRICS-landoj

(GMT+08:00) 2017-03-19 14:30:17     Redaktoro:Yu Rongkang

Ĉina ministro pri financo kaj estro de la centra banko de Ĉinio diris, ke Ĉinio laboros aktive kun koncernaj partioj por antaŭenpuŝi la financan kunlaboron inter BRICS-landoj kaj akiri pli da atingoj.

Ili faris la rimarkojn vendrede en la pintkunveno de financaj ministroj kaj centraj bankestroj de BRICS-landoj, kiu okazis en la germana urbo Badeno.

Ĉina ministro pri financo Xiao Jie rimarkigis, ke BRICS, konsistanta el Brazilo, Rusio, Hindio, Ĉinio kaj Sud-Afriko, konstante kunordigis kaj profundigis kunlaboron en la financa sektoro kaj faris gravajn kontribuojn por akceli kreskon de tiuj landoj kaj la monda ekonomio kaj plibonigi tutmondan ekonomian regadon.

Xiao diris, ke BRICS-landoj en la lastaj jaroj akiris rimarkindajn atingojn, ekzemple la establo de la Nova Disvolva Banko de BRICS kaj Aranĝo de Kontingenca Rezervo, havigante gravajn platformojn por plivastigi kaj profundigi la financan kunlaboron inter si.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin