Ĉina ĉefministro atingis Aŭstralion por oficiala vizito

(GMT+08:00) 2017-03-22 21:16:21     Redaktoro:Yu Rongkang

Ĉina ĉefministro Li Keqiang atingis la aŭstralian ĉefurbon Kanbero merkrede nokte por oficiala vizito.

Tio estas la unua vojaĝo de ĉina ĉefministro al la oceania lando en 11 jaroj.

Ĉefministro Li kaj lia aŭstralia paralelulo Malcolm Turnbull okazigos la kvinan jaran kunvenon de la du ĉefministroj. Ili ankaŭ ĉeestos forumon pri ĉina-aŭstralia ekonomia kaj komerca kunlaboro.

Ambaŭ flankoj diskutos pri sia liberkomerca interkonsento, kiu validiĝis en decembro de 2015 kaj pri manieroj por plua kunlaboro en tekniko, komerco kaj investo, energio, edukado kaj turismo.

Dum sia kvintaga restado, Li ankaŭ renkontiĝos kun aŭstralia ĝenerala guberniestro Petro Cosgrove kaj parlamentaj funkciuloj.

Ĉinio estas plej granda komerca partnero de Aŭstralio. La kvanto de duflanka komerco atingis 108 miliardojn da usonaj dolaroj en la lasta jaro. La amasiĝa dudirekta investo superis 100 miliardojn da dolaroj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin