Estas oportuna vizito de ĉina ĉefministro al Aŭstralio

(GMT+08:00) 2017-03-23 13:36:09     Redaktoro:Selena

Ĉina ĉefministro Li Keqiang atingis la aŭstralian ĉefurbon Kanbero merkrede nokte por oficiala vizito. Tio estas la refoja vizito de ĉina ĉefministro al Aŭstralio post 11 jaroj kaj havas gravan signifon. Lastatempe la rilatoj inter Ĉinio kaj Aŭstralio fariĝis varma diskuttemo de aŭstraliaj amaskomunikiloj. Partaj aŭstraliaj fakuloj kaj erudiciuloj opinias, ke la vizito de ĉefministro Li aldonas novan movforton al la dulandaj rilatoj en la nova periodo kaj estas oportuna.

En la tago de ekveturo al Aŭstralio, lia artikolo Antaŭenpuŝi Ĉina-Aŭstraliajn Rilatojn estis publikigita en la aŭstralia konata ĵurnalo Aŭstraliano. Li diris en sia artikolo, ke dum la vizito li diskutos kun la aŭstralia flanko kiel trakti tutmondajn demandojn en la nuna situacio de multaj necertecoj kaj manko de direktosento. Li esperas, ke dum la vizito, Ĉinio kaj Aŭstralio povos konsiliĝi kiel turni la nunajn defiojn en historiajn okazojn kaj kune laboros por aldoni movforton al la dulandaj rilatoj kaj la mondo. Ĉio ĉi ĝuste estas opinio subtenata de aŭstraliaj fakuloj kaj erudiciuloj, kiuj alte atentas la dulandajn rilatojn.

Peter Drysdale, profesoro de Azi-pacifika Kolegio de la Aŭstralia Nacia Universitato, diris, ke fronte al la nuna monda kaj regiona situacio, Ĉinio kaj Aŭstralio povas diskuti pri multaj temoj. Li aldonis, ke la ŝanĝigoj de Eŭropo kaj tiuj de Usono post elektiĝo de Trump rekte influas interesojn de Aŭstralio kaj Ĉinio en la monda sistemo, tial la intertraktado inter dulandaj gvidantoj dum la vizito estas en tre grava oportuno por konsiliĝi pri kontraŭrimedoj kaj atingi komunan konsenton.

En 2014 ĉina prezidanto Xi Jinping sukcese vizitis Aŭstralion kaj la duflankaj rilatoj plialtiĝis al ampleksa strategia partnereco. Sed en la lasta jaro la rilatoj iom falis pro la situacio de la Ĉina Suda Maro kaj malsukceso de ĉina kompanio en aĉeto de aŭstralia proprieto. Peter Cai, fakulo pri orientaziaj demandoj el la instituto Lowy, aŭstralia altnivela pensfabriko de diplomatiaj politikoj, diris, ke la vizito de ĉefministro Li havas gravan signifon por la dulandaj rilatoj. Li opiniis, ke la vizito estas oportuna strategia okazo, per kiu Ĉinio povas elmontri sian figuron kiel stabila kaj fidinda gvidanto de la regiona ekonomio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin