Li Keqiang renkontiĝis kun Stephen Parry kaj Tony Smith

(GMT+08:00) 2017-03-24 12:41:45     Redaktoro:Shanshan

Ĵaŭde posttagmeze en parlamenta domo en Kanbero, ĉina ĉefministro Li Keqiang renkontiĝis kun Stephen Parry, prezidanto de la aŭstralia Senato, kaj Tony Smith, prezidanto de Ĉambro de Reprezentantoj.

Li diris, ke rilatoj inter Ĉinio kaj Aŭstralio bone disvolviĝis kaj ricevis riĉajn fruktojn de kunlaboro en diversaj kampoj. Ĉi-jare estas la 45a datreveno de establo de diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Aŭstralio. Ĉinio volas plifortigi kontakton kun Aŭstralio inter registaroj, inter lokoj kaj inter popoloj, plivastigi kunlaboron en ekonomio kaj komerco, interpopolaj interŝanĝoj kaj aliaj kampoj por krei pli vastan estontecon de la duflankaj rilatoj.

Li montris, ke interŝanĝoj de la dulandaj leĝdonaj institucioj estas ĉefa vojo por akceli reciprokan fidon kaj kunlaboron. Ĉinio volas fortigi tiajn interŝanĝojn kun Aŭstralio, akceli interkomprenon kaj interfidon, firmigi publicajn opiniojn de la du popoloj kaj liveri neelĉerpeblan energion por la duflanka kunlaboro.

Parry kaj Smith aprecis parolon de ĉefministro Li en la bonveniga bankedo, organizita de aŭstralia ĉefministro Malcolm Turnbull. Ili diris, ke la Senato kaj Ĉambro de Reprezentantoj de Aŭstralio alte atentas la rilatojn kaj kunlaboron kun ĉinaj leĝdonaj institucioj, volas plistriktigi kontaktojn kaj interŝanĝojn de la du flankoj kaj ludi pozitivan rolon por akceli daŭrigan disvolvadon, antaŭenpuŝi pli vastan kunlaboron kaj profundigi popolan amikecon.

Tiutage la ĉina ĉefministro renkontiĝis ankaŭ kun Bill Shorten, prezidanto de Aŭstralia Labor-Partio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin