Efektiviganto de atako en Westminster nomiĝas Khalid Masood

(GMT+08:00) 2017-03-24 15:16:06     Redaktoro:Yu Rongkang

La londona polico diris ĵaŭde, ke ili kredas, ke la homo respondeca pri la merkreda atako en Westminster estis formale identigita kiel Khalid Masood.

La Brita Brodkasta Kompanio raportis, ke Masood, 52-jara, estis naskita en Kent, kaj detektivoj kredas, ke li loĝis lastatempe en la Okcident-Midlands.

La londona polico diris en deklaro, ke estis neniu antaŭa informo pri lia intenco lanĉi teroristan atakon.

Tamen, la polico sciis, ke li estis konviktita pri atakoj, inkluzive de posedo de ofensivaj armiloj kaj malobservo de publika ordo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin