La atenco en Londono

(GMT+08:00) 2017-03-26 13:06:10     Redaktoro:Xiong Linping

La 24an de marto proparolanto de la londona policejo rimarkigis, ke post la atenco okazinta en Londono la arestado far la polico ankoraŭ daŭras, kaj nun dek unu suspektatoj jam estis arestitaj.

La identeco de la atencokreanto ĉeloke pafmortigia de policistoj jam estis en la 23a konfirmita. Li estas Khalid Masood, 52-jara kaj naskiĝinta en Britio. En la sekvanta tago la polico publikigis la foton de Masood kaj malkaŝis pli da informo pri li. Ĉenaskiĝe lia nomo estis Adrian Russell Ajao, kaj li estis patro de tri infanoj kaj dum sia lasta tempo vivis en la graflando West Mendez.

La polico diris, ke Masood havis plurajn krimajn registrojn, interalie, pri grava lezo al alies korpo, kontraŭleĝa posedo de armiloj, kaj misfaro al la publika ordo. La lasta kondamno al li okazis en 2003, kun tia krimo, ke li tenis ofensivajn armilojn, sed li neniam estis deklarita kiel teroristo.

Mark Rowley, la vicestro de la londona policejo kaj respondeculo pri kontraŭterorisma deparlamento, informis, ke la polico nun faras enketon ĉefe en tio: kia motivo igis lin fari krimon, kiel evoluis la plano, kaj ĉu estis aliaj komplicoj; kaj samtempe oni esploras, ĉu li estis influita de la propagando pri la internacia terorismo, kaj plie, ĉu li estis komandita kaj subtenita.

En tiu ĉi evento mortis kvar homoj, kaj vundiĝis kvindek sume. Kaj nun ankoraŭ pli ol dudek homoj restas en hospitalo, el kiuj du estas en danĝero.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin