Li Keqiang intervidiĝis kun estro de la ŝtato New South Wales, Aŭstralio

(GMT+08:00) 2017-03-26 14:08:49     Redaktoro:Xiong Linping

La 25an de marto laŭ la loka tempo la ĉina ĉefministro Li Keqiang, en la sidneja hotelo, kie li loĝas, intervidiĝis kun Gladys Berejiklian, la estro de la ŝtato New South Wales, Aŭstralio.

Li Keqiang diris, ke dum la 45 jaroj post la stariĝo de la diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Aŭstralio la dulandaj rilatoj evoluis rimarkinde, la praktika kunlaboro rikoltis multon, kaj la interpopola amikeco pli kaj pli sin solidigis, sed ĉio ĉi tio ne povus ekzisti sen la interkomuniko kaj kunlaboro de la dulandaj lokoj. Li Keqiang emfazis, ke la pordo de la malfermo al la ekstero apertiĝas pli kaj pli larĝe, kaj li esperis, ke New South Wales lieros bonajn medion kaj simpligon al ĉinaj entreprenistoj, kiuj venas ĉi tien kaj faras investadon kaj komercadon.

Berejiklian alparolis, ke la vizito de ĉefministro Li Keqiang estas enhave riĉa kaj frukte abunda kaj akiris grandan sukceson, ke New South Wales ŝatas la amikecon inter Aŭstralio kaj Ĉinio, volas elvolvi siajn avantaĝojn kaj plivastigi sian kunlaboron kun Ĉinio en financo, publika sano, edukado, turismo kaj aliaj kampoj, kaj ke New South Wales bonvenigas, ke pli da ĉinaj entreprenoj venu en la ŝtaton kaj tie investu.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin