Ĝeneral-vicsekretario de UN alvokas por helpo al Jemeno

(GMT+08:00) 2017-03-27 14:37:49     Redaktoro:Yu Rongkang

Ĝeneral-vicsekretario de la Unuiĝintaj Nacioj pri humanitaraj aferoj Stephen O'Brien dimanĉe vokis al ĉiuj partioj de la milito en Jemeno komenci politikan dialogon por frue fini la kontinuan konflikton kaj eviti malsategon.

O'Brien, kiu estas ankaŭ kunordiganto de la UN pri urĝa helpo, diris en deklaro, "Plej grave estas, ke la jemena popolo bezonas, ke ĉiuj partioj de la konflikto faru promeson pri politika dialogo, alie tiu homkreita krizo neniam finiĝos. Samtempe, ni povas kaj devas eviti tiun malsategon, la homan katastrofon. Ĉiuj partioj de la konflikto devas ankaŭ faciligi tujan, oportunan kaj senbaran aliron de humanitara helpo. Ili devas ankaŭ ebligi komercan aliron, kiu estos esenca por renversi la gravan manĝaĵan malsekurecon kaj certigi la kontentigon de bazaj bezonoj de homoj."

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin