Novaĵoj (Aprilo 7)

(GMT+08:00) 2017-04-07 17:11:32     Redaktoro:Xiong Shan

Saluton, karaj amikoj. Selena kore bonvenigas vin al nia Esperanto-elsendo. Estas vendredo, la 7a de aprilo. Unue ni disaŭdigos al vi novaĵojn: ĉina prezidanto Xi Jinping renkontiĝo kun sia usona paralelulo Donald Trump en Florido; la usona armeo lanĉis atakon kontraŭ milita aerodromo en centra Sirio. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Ĵaŭde ĉina prezidanto Xi Jinping atingis la usonan ŝtaton Floridon por renkontiĝo kun usona prezidento Donald Trump en Mar-Lago.

Je la 1a horo kaj 50 minutoj posttagmeze laŭ loka tempo, la aviadilo de Xi atingis flughavenon Okcidenta Palm-Plaĝo de Florido. Li kaj lia edzino Peng Liyuan estis salutitaj de la geedzoj de usona ŝtatsekretario Rex Tillerson.

Poste je la 5a horo Xi kaj lia edzino Peng atingis la feriejon Mar-Lago. Ili estis salutitaj de Trump kaj lia edzino Melania ĉe la parkejo.

Dum la renkontiĝo, Xi diris, ke bonaj rilatoj inter Ĉinio kaj Usono utilas ne nur al la du landoj kaj iliaj popoloj, sed ankaŭ al la mondo. Li akcentis, ke estas mil kialoj por bonigi la rilatojn inter la du landoj, sed neniu kialo por rompi ilin, kaj li volas labori kun Trump por antaŭenigi la rilatojn por pli granda disvolviĝo ĉe la nova deirpunkto. Li diris, ke kunlaboro estas la sola ĝusta elekto por la du landoj, kaj ili tute povas fariĝi bonaj partneroj. Xi invitis Trump fari ŝtatan viziton al Ĉinio en la kuranta jaro. Li opiniis, ke la du flankoj devas subteni striktan komunikadon en diversaj manieroj kaj plene utiligi altnivelajn mekanismojn de la dialogo pri ekstera politiko kaj sekureco, la ampleksa ekonomia dialogo, la dialogo pri leĝplenumo kaj interreta sekureco, la socia kaj kultura dialogo. Li urĝis la du flankojn antaŭenigi la intertraktadon pri komerca interkonsento por akceli sanan disvolviĝon de dudirektaj komerco kaj investo kaj diskuti pri kunlaboro en infrastruktura konstruo kaj energio. Li aldonis, ke la du flankoj devas konvene trakti sensivajn demandojn kaj malkonsentojn per konstruema sinteno kaj plifortigi komunikadon kaj kunordigon pri gravaj de internaciaj kaj regionaj demandoj.

Trump diris, ke Usono kaj Ĉinio havas gravan respondecon kiel grandaj landoj, kaj la du flankoj devas subteni komunikadon kaj kunordigon pri gravaj demandoj. Li aldonis, ke li volas starigi bonajn rilatojn kun Xi kaj antaŭenigi la usona-ĉinajn rilatojn por pli granda disvolviĝo. Li ĝoje akceptis la inviton de Xi pri ŝtata vizito al Ĉinio kaj esprimis la deziron fari la viziton en frua dato.

Antaŭ tio, personoj de diversaj rondoj en Usono ĝenerale esperas, ke la du ŝtatestroj profunde kaj sincere interŝanĝis opiniojn pri la duflankaj rilatoj kaj pri regionaj kaj internaciaj demandoj.

Proparolanto de la Blanka Domo Sean Spicer diris en regula gazetara konferenco en la fino de marto, ke la du ŝtatestroj interŝanĝos opiniojn pri respektivaj prioritatoj. Li aldonis, ke la du ŝtatestroj mapos vojon por disvolvado de la duflankaj rilatoj kaj diskutos pri demandoj de komuna intereso. Li akcentis, ke la renkontiĝo estas oportuno por starigo de privataj rilatoj inter Trump kaj Xi.

Profesoro Joseph S. Nye el Universitato Harvard diris, ke estas ĉiam grave, ke usona kaj ĉina ŝtatestroj subtenu kontakton kaj komunikadon. Li esperas, ke la renkontiĝo povos plene pruvi, ke estas pli da profitoj ol da diferencoj en kunlaboro inter la du landoj.

La siria armeo konfirmis, ke vendrede frumatene la usona armeo lanĉis atakon kontraŭ aerbazo en la siria centra provinco Homs, kiu rezultigis morton kaj vundiĝon de homoj.

Informita persono el la siria armeo diris al la novaĵ-agentejo Xinhua, ke ili ankoraŭ ne povas konstati perdojn kaŭzitajn de la atako, kaj nun la altranguloj de la siria armeo atendas freŝajn informojn el Homs.

La siria registaro ankoraŭ ne faris ian ajn reagon al la atako. La nacia televido diris, ke la usona operaco estas agreso. Talal Barazi, provincestro de Homs, diris, ke la milita agado de Usono ne povas malhelpi la kontraŭterorisman batalon de la siria registaro.

Usonaj amaskomunikiloj ĵaŭde citis en siaj raportoj la parolon de registara funkciulo, ke tiuvespere Usono ĵetis dekojn da misiloj al milita aerodromo de Sirio por reagi al la raportita uzo de kemiaĵoj kiel armiloj en Sirio.

La raportoj diris, ke inter la 20a kaj 21a horo ĵaŭde vespere laŭ orient-usona tempo, du militŝipoj de la usona armeo en Mediteraneo ĵetis 50 ĝis 60 krozomisilojn al la milita aerodromo Shayrat en centra Sirio.

Usona prezidento Donald Trump diris ĵaŭde en televida parolado, ke li ordonis lanĉi atakon kontraŭ milita aerodromo en Sirio por reagi al la atako per kemiaĵoj fare de la siria registaro kontraŭ senkulpaj civiluloj.

Trump diris, ke spite al la averto de la Sekureca Konsilio de la UN, Sirio uzis kemiajn armilojn, malobservante la Konvencion pri la Malpermeso de Kemiaj Armiloj, kaj tio estas nepravigebla fakto. Li aldonis, ke Usono efektivigis operacon kontraŭ Sirio, ĉar preventi kaj malhelpi disvastigon de kemiaj armiloj konformas al gravaj interesoj de nacia sekureco de Usono.

Antaŭ tio, usono ŝtatsekretario Rex Tillerson diris al raportistoj, ke Bashar sendube devas respondeci pri la atako, kaj Usono prenos taŭgan reagon.

Ĵaŭde somalia prezidento Mohammed Abdullahi Mohanmmed deklaris militan staton de la tuta lando kaj urĝis la popolon kaj la registaran armeon batali kontraŭ la ekstremisma grupo Al-Shabaab.

Tiutage Mohammed diris en gazetara konferenco, ke la batalistoj de la grupo Al-Shabaab devas kapitulaci al la registaro en la venontaj 60 tagoj. Se cerblavitaj junuloj rezignos perforton, ili estos pardonitaj kaj ricevos ŝancojn de eduko kaj laboro.

Ĉinio ĵaŭde alvokis partiojn rilatajn al la demando de la Korea Duoninsulo sin deteni kaj eviti agojn, kiuj povas esti rigardataj kiel provokoj.

Proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Hua Chunying faris la alvokon en ĉiutaga gazetara konferenco, kiam ŝi komentis raporton de la sud-korea Ministerio de Defendo, ke balista misilo kun 800-kilometra pafdistanco estis provita en la duoninsulo.

Hua diris, "Ni scias pri la raporto. La situacio en la Korea Duoninsulo estas tre komplika kaj sensiva, kaj rilataj partioj devas konduki aferojn favorajn al mildigo de la streĉeco anstataŭ la malajn."

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin