Grimpadas juna patrino kaj ŝia trijara filineto

(GMT+08:00) 2017-04-10 14:33:29     Redaktoro:Xiong Linping

Promenadi kun infano jam estas lacige, se ne paroli pri montogrimpado kun infano sur la dorso, sed Morgan Brechler, dudekkvinjara virino el la urbo Phoenix en la ŝtato Arizono, Usono, tragrimpis kun sia trijara filineto sur la dorso ĉiujn konatajn montojn usonajn – raportis la brita ĵurnalo Daily Mail.

Nur kelkajn monatojn post la naskiĝo de la filino kunporti ĝin Brechler komencis al vizitado de plej famaj naciaj parkoj en Usono. Ili piedesploris la nacian parkon Hoshua Tree en Kalifornio, vizitis la kanjonon en Arizono, kaj faris piedmarŝe vojaĝan aventuron en Havajo.

Brechler nomas sin naturofano. Antaŭ ol fari grimpadon de roka muro per ŝnuro, ŝi fiksis sian filinon sur la dorso. Kun la etaĵo ŝi tragrimpis aspran monton. Ekde la aĝo de dek ok monatoj, Hadlie komencis ekzerci sin per la arto grimpi rokan muron en sia ĉambro.

Brechler diris: "Ni komencis nian simplan vojaĝon, kie ni vivas kaj kreskas. Por la infano kontaktiĝi kun la naturo estas tre grave. Ni estas nun forvagantaj de teknologio. Mi esperas, ke Hadlie povos ĝui la vivon. Ekzistas nenia pli bona metodo de lernado kaj kreskado, ol fariĝi amiko de la naturo. Mi ege ŝatas krei tiun rememoron pri kunestantaj vojaĝo, kampado kaj grimpado."

La ŝatokupo de Brechler, kompreneble, koncernas ne sole piedvojaĝon kaj montogrimpadon, sed ankaŭ kun sia filineto surĉevalan rajdadon kaj surrokan grimpadon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin