Novaĵoj (Aprilo 14)

(GMT+08:00) 2017-04-14 15:55:39     Redaktoro:Mirinda

Saluton, karaj amikoj. Mi estas Shanshan kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 14a de aprilo, vendrede. Hodiaŭ unue estos kelkaj novaĵoj. Ni ĉefe parolos pri tio, ke Ĉinio kaj Rusio konsentis grandigi kunlaboron en energio kaj investo; Sirio diris, ke aeratako gvidata de Usono trafis deponejon de kemiaj armiloj de la Islama Ŝtato. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Invitite de la rusa flanko, ĉina vicĉefministro Zhang Gaoli intervidiĝis kun rusa prezidento Vladimir Putin ĵaŭde en Moskvo.

Zhang unue transdonis al Putin saluton kaj bondeziron de ĉina prezidanto Xi Jinping. Zhang diris, ke en la lastaj jaroj, sub la gvidado kaj antaŭenpuŝo de la du ŝtatestroj, la ĉina-rusaj rilatoj disvolviĝis per firmaj paŝoj, senĉese difinis novajn celojn, atingis novan strategian alton kaj akiris riĉan rikolton. Zhang konigis pozitivajn rezultojn akiritajn de Ĉinio kaj Rusio en la kampoj de energio, investo kaj financo, kaj emfazis, ke lia ĉefa tasko dum la vizito estas ĉiuflanke resumi la menciitajn atingojn, esplori kaj realigi novajn rimedojn por gravaj konsentoj atingitaj de la du ŝtatestroj kaj fari preparon por pli da atingoj de la renkontiĝo inter la du ŝtatestroj.

Zhang diris, ke de la 14a ĝis 15a de majo en Pekino okazos Forumo de la Zono kaj Vojo por Internacia Kunlaboro. Ĉinio ĉiam rigardas Rusion kiel gravan partneron de kunlaboro laŭlonge de la Zono kaj Vojo kaj faros bonan aranĝon por la ĉeesto de prezidento Putin al la forumo.

Putin petis Zhang transdoni liajn saluton kaj bondeziron al prezidanto Xi kaj diris, ke li tre ĝojas ĉeesti la forumon laŭ invito de Xi. Li bonvenigis Zhang ĉeesti la konferencojn pri duflankaj mekanismoj en Rusio. Li rimarkigis, ke la duflanka komerco rapide kreskis kaj la komerca sturkturo fariĝis pli bona. La du flankoj stabile antaŭenpuŝas kunlaboron en la kampo de energio kaj pri aliaj gravaj projektoj. Li aldonis, ke Rusio bonvenigas pli da ĉinaj investantoj partopreni en disvolvado de la rusa ekonomio.

Ĉinio ĵaŭde diris, ke ĝi havas neniun geopolitikan konsideron en sia rolo en Mezoriento, kaj reasertis, ke ĝia starpunkto estos senpartia kaj justa por ĉiam.

Ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi diris al raportistoj post intertraktado kun vizitanta palestina paralelulo Riyad al-Malki en Pekino, ke Ĉinio ludis pozitivan kaj konstrueman rolon en Mezoriento dum jaroj, kaj estis neniu geopolitika konsidero en ĝia rolo, nek intenco pri ekvilibrigo kun iu ajn alia lando.

Wang aldonis, ke Ĉinio bonvenigas iun ajn landon, kiu volas subteni la regionon pli multe kaj doni pli da atento al la palestina-israela demando. Li diris, ke la palestina demando povas esti solvita nur per konkretaj agoj.

Wang esprimis subtenon al la araba Paca Iniciato de 2002, la du-ŝtata solvo, la starigo de plene sendependa palestina ŝtato sur la landlimoj de 1967 kun Orient-Jerusalemo kiel ĉefurbo, kaj ajna alia helpo, kiu povas mildigi la palestina-israelan situacion.

La siria armeo ĵaŭde diris, ke la de Usono gvidata kontraŭterorisma koalicio atakis deponejon de kemiaj armiloj sub la regado de la grupo Islama Ŝtato en orienta Sirio, mortigante centojn da homoj, inkluzive de civiluloj.

La siria armeo diris en dekalro, ke la aeratako gvidata de Usono merkrede celis la grandan deponejon kun kemiaj materialoj en la urbo Hatleh en la orienta kamparo de Deir al-Zour. Ĝi aldonis, ke granda nombro de civiluloj estis inter tiuj mortigitaj pro la sufoko kaŭzita de la disvastiĝo de la venenaj materialoj.

La deklaro diris, ke ĉi tiu okazaĵo estas signo de la kunordigo inter la terorismaj grupoj kaj la potencoj subtenantaj ilin por trovi pretekstojn false kulpigi la sirian armeon kaj akuzi ĝin pri uzo de kemiaj armiloj.

Lu Kang, proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, diris ĵaŭde, ke laŭ interkonsento, ĉina ŝtatkonsilanto Yang Jiechi kunprezidos la Sepan Altnivelan Strategian Dialogon inter Ĉinio kaj la Eŭropa Unio kun Federica Mogherini, supera reprezentanto de la Eŭropa Unio pri eksteraj aferoj kaj sekureca politiko kaj vicprezidanto de la Eŭropa Komisiono en la 19a de aprilo en Pekino.

La egipta Ministerio de Internaj Aferoj ĵaŭde publikigis la identecon de la terorista atakanto, kiu eksplodigis sin dimanĉe en preĝejo en la egipta urbo Tanta, mortigante 28 kristanojn.

La ministerio diris en gazetara deklaro, ke la terorista atakanto estis identigita kiel Mahmdouh Ameen Bughdadi, kiu naskiĝis la 25an de junio de 1977 en la egipta urbo Qena.

La Korea Centra Novaĵ-Agentejo raportis ĵaŭde, ke la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj de la Korea Demokratia Popola Respubliko avertis Usonon ne agi senpripense, alie ĝi estos reprezaliita.

Proparolanto de la Instituto pri Malarmado kaj Paco sub la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj diris en deklaro, ke se Usono agos facilanime kaj senpripense, ĝin reprezalios la Korea Demokratia Popola Respubliko en sia maniero.

La proparolanto diris, ke antaŭe la Korea Respubliko provpafis misilon kun atingopovo de 800 kilometroj kaj publike pretendis, ke en efektiva batalo ĝi disaranĝos misilojn de tiu tipo, kiu povas elimini ĉefajn departementojn de la Korea Demokratia Popola Respubliko, dum Usono donis silentan konsenton pri tio.

Pekino senĉese antaŭenigas la preparon por la Monda Hortikultura Ekspozicio 2019. Nun 20 landoj, inkluzive de Hindio, Sudano, Alĝerio kaj la Korea Demokratia Popola Respubliko konfirmis la partoprenon en la ekspozicio. Nederlando kaj Hindio surloke elektis ejojn por siaj pavilonoj. Oficialuloj el ambasadorejoj de Germanio, Britio kaj Italio en Ĉinio promesis frue konfirmi la partoprenon kaj sendi dezajnistojn al Pekino por elekti ejojn.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin