Novaĵoj (Aprilo 18)

(GMT+08:00) 2017-04-18 16:56:55     Redaktoro:Xiong Shan

Saluton, karaj amikoj! Mi estas Jianping kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 18-a de aprilo, marde. Hodiaŭ unue estos kelkaj novaĵoj. Vi informiĝos pri tio, ke Usono reasertis, ke Ĉinio ne manipulis valutan kurzon; UN urĝas KDPR preni ĉiujn necesajn rimedojn por mildigi situacion. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi kaj lia brita paralelulo Boris Johnson lunde interŝanĝis opiniojn pri la situacio en Sirio kaj la Korea Duoninsulo.

En telefona konversacio, ili ankaŭ konsentis, ke la du landoj prenu la ŝancon de la 45-a datreveno de la starigo de diplomatiaj rilatoj por puŝi la tutmondan ampleksan strategian partnerecon por la 21a jarcento al pli alta nivelo.

Sean Spicer, proparolanto de la Blanka Domo, reasertis lunde, ke Ĉinio ne manipulis valutan kurzon de post la enoficiĝo de Donald Trump kiel usona prezidento.

Spicer faris la rimarkojn en regula gazetara konferenco responde al rilata demando. Li diris, ke la usona Departemento de Financo ne etiketis Ĉinion kiel manupulanton de valuta kurzo en la lasta semajno parte pro la fakto, ke Ĉinio neniam manipulis valutan kurzon de post la enoficiĝo de Trump. Li samtempe rimarkigis, ke ankaŭ Trump diris en la socia komunikilo Twitter, ke estas neprudente deklari Ĉinion manipulanto de valuta kurzo, ĉar tia ago influos kunlaboron inter Usono kaj Ĉinio en solvado de la problemo de la Korea Duoninsulo.

La Departemento de Financo publikigis la raporton Internacia Ekonomio kaj Valutkurzaj Politikoj en la lasta semajno. La raporto opiniis, ke usonaj ĉefaj komercaj partneroj, inkluzive de Ĉinio, ne manipulis valutan kurzon por akiri maljustajn avantaĝojn. Tamen ĝi enskribis plu Ĉinion, Japanion, Germanion, la Korean Respublikon kaj aliajn du ekonomiojn en la liston de monitorado.

Stephane Dujarric, proparolanto de ĝenerala sekretario de Unuiĝintaj Nacioj, diris lunde, ke UN estas tre maltrankvila pri plialtigo de la streĉeco en la Korea Duoninsulo, kaj alvokis la Korean Demokratian Popolan Respublikon preni ĉiujn necesajn rimedojn por mildigi la streĉecon.

Dujarric diris en regula gazetara konferenco, ke UN alvokas ĉiujn partiojn plifortigi diplomatian klopodon. La lasta provpafo de misilo fare de la KDPR estas maltrankviliga. UN alvokis la landon preni ĉiujn necesajn rimedojn por mildigi la streĉecon.

Dujarric diris, ke koncernaj rezolucioj de la Sekureca Konslio de UN devas esti amplekse efektivigataj. La Sekureca Konsilio ĉiam asertas, ke ĝi klopodas atingi pacan, diplomatian kaj politikan solvon al la demando.

Usona vicprezidento Mike Pense lunde vizitis nemilitan zonon inter Sud-Koreio kaj la Korea Demokratia Popola Respubliko kaj respektive renkontiĝis kun sudkorea ĉefministro Hwang Kyo-ahn, kiu plenumas funkciojn kiel prezidento, kaj Chung Sye-kyun, prezidanto de la Nacia Asembleo. Poste li diris en komuna gazetara konferenco kun Hwang, ke Usono esperas instigi per pacaj rimedoj la Korean Demokratian Popolan Respublikon rezigni nuklean planon, tamen samtempe ĝi konsideros ĉiujn elektojn.

Pense atingis Sud-Koreion dimanĉe. Kiam li vizitis la nemilitan zonon inter Sud-Koreio kaj la KDPR, li diris, ke Usono ne havas plu paciencon al la KDPR.

Rilate la rimarkojn de Pense, rusa ministro pri eksterlandaj aferoj Sergey Lavrov lunde diris, ke Rusio ne opinias, ke antaŭe Usono montris sian strategian paciencon al Nord-Koreio. Li diris, ke Usono jam alprenis tre severajn limigajn rimedojn kontraŭ la KDPR. Samtempe ankaŭ la Sekureca Konsilio de UN aplikis severajn sankciojn kontraŭ la lando kaj kelkfoje forte kondamnis ĝin.

Lu Kang, proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, diris lunde, ke Usono estas la plej grava partio por solvado de la demando de la Korea Duoninsulo, kaj Ĉinio bonvenigas ĝin ludi pozitivan rolon en la solvado. Lu diris, ke paca maniero de dialogo kaj konsiliĝo estas la sola vojo al sennukleigo de la Korea Duoninsulo kaj konservo de paco kaj stabileco en la duoninsulo, kaj tio ankaŭ estas la konsekvenca starpunkto de la ĉina regiataro.

Turka vicĉefministro Numan Kurtulmus anoncis lunde frumatene, ke la krizostato en Turkio estos longigita por pliaj tri monatoj.

Proparolanto de la turka registaro Kurtulmus diris post kabineta kunveno prezidita de prezidento Recep Tayyip Erdogan, ke la krizostato estos longigita ekde la 19a de aprilo por tri monatoj, post aprobo de la parlamento.

Li atribuis la kialon de la longigo al la batalo kontraŭ terorismaj minacoj, ĉefe kontraŭ la tiel nomata Terorisma Organizo Fetullah, kiun la registaro akuzas pri la puĉo en la 15a de julio, 2016.

La kabineto kunvenis, post kiam la Nacia Sekureca Konsilio konsilis ĝin longigi la krizostaton.

La Nacia Sekureca Konsilio kaj la kabineto kunvenis sinsekve lunde, unu tagon post publika voĉdono, kiu konfirmis la ŝanĝon de regsistemo de la parlamentisma al la prezidenta.

Turkio deklaris krizostaton en la 20a de julio 2016, kelkajn tagojn post la sensukcesa puĉo, pri kiu Ankaro kulpigas la ekzilitan klerikon Fethullah Gulen en Usono.

La gazetara servo de la rusa prezidento diris en anonco, ke lunde vespere prezidento Vladimir Putin telefone diskutis kun franca prezidento Francois Hollande, germana ĉefministro Angela Merkel kaj ukraina prezidento Petro Poroshenko pri la demando de orienta Ukrainio.

La anonco diris, ke la kvar gvidantoj diskutis ĉefe pri la situacio en orienta Ukrainio kaj konsentis daŭrigi la konsiliĝon inter la kvar gvidantoj post la ĝenerala elekto en Francio.

La anonco rimarkigis, ke la kvar gvidantoj esprimis la bezonon amplekse efektivigi la Minskan Interkonsenton kaj emfazis la gravecon daŭrigi militpaŭzon en orienta Ukrainio.

La pakistana armeo diris lunde, ke altranga gvidanto de la pakistana grupo Talibano kapitulacis al la pakistana sekurectrupo.

Proparolanto de la pakistana armeo diris, ke la kapitulacinta gvidanto nomiĝas Ehsanullah Ehsan, kiu estis proparolanto de la grupo kaj poste aliĝis al ĝia filio Tehreek-e-Talibano de Pakistano.

Antaŭ tio la pakistana sekurectrupo anoncis, ke Ehsanullah Ehsan kaj aliaj gvidantoj de la grupo Talibano aktivis ĉe landlimo inter Pakistano kaj Afganio kaj organizis terorismajn atakojn kontraŭ Pakistano.

La organizo Tehreek-e-Talibano de Pakistano ankoraŭ ne respondis pri tio. Laŭ lokaj amaskomunikiloj, la kapitulaco de Ehsanullah Ehsan estas grava malvenko por Talibano.

Finiĝis la novaĵoj!

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin