Novaĵoj (Aprilo 20)

(GMT+08:00) 2017-04-20 17:38:06     Redaktoro:Xiong Shan

Saluton, karaj amikoj! Jianping kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 20-a de aprilo, ĵaŭde. Hodiaŭ unue ni elsendos kelkajn novaĵojn. Ni ĉefe parolos pri tio, ke strategia dialogo inter Ĉinio kaj la Eŭropa Unio fokusiĝis al duflankaj kaj tutmondaj aferoj; Usono konsideras denove etiketi KDPR kiel terorisman subtenanton. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

La Konstanta Komitato de la Nacia Popola Kongreso, la plej alta leĝdona organo de Ĉinio, marte adoptis Ĝeneralajn Kondiĉojn de Civila Leĝo de la Ĉina Popola Respubliko. Ĝi estos valida ekde la 1a de oktobro de la kuranta jaro.

Kompilado de civila kodo, konsiderata kiel enciklopedio de la socia vivo, kiu reguligas personajn kaj proprietajn rilatojn, helpos bone protekti la tujajn interesojn de la popolo, plibonigi ŝtatan regadon, konservi merkatan ordon, certigi komercan sekurecon kaj akceli disvolvadon de socialisma merkatekonomio. Ĝeneralaj Kondiĉoj de Civila Leĝo konsistas el 206 artikoloj, amplekse kaj sisteme difinas bazajn kondiĉojn kaj ĝeneralajn regulojn de civilaj aktivecoj kaj ampleksas diversajn flankojn de la ĉinaj civitanoj. Tan Qiping, profesoro el la Sudokcidenta Universitato de Politika Scienco kaj Juro, membro de la Gvidgrupo pri Kompilado de Civila Kodo sub la Ĉina Jur-Societo, diris, ke la enhavoj de Ĝeneralaj Kondiĉoj de Civila Leĝo enkorpigas la valoron de humanisma zorgo kaj substrekas la protekton al la digno kaj libereco de homoj. Tan aldonis, ke personaj rajtoj kaj proprieto estas la plej kernaj kaj plej fundamentaj enhavoj de la homaj rajtoj preskribitaj en la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj, Deklaracio pri Rajtoj al Disvolvado kaj la Internacia Konvencio pri Ekonomiaj, Sociaj kaj Kulturaj Rajtoj.

Merkrede en Pekino okazis la 7a Altranga Strategia Dialogo de Ĉinio kaj la EU. Yang Jiechi, ĉina ŝtatkonsilanto kaj Federica Mogherini, supera reprezentanto de la EU pri eksteraj aferoj kaj sekurecaj politikoj, kune prezidis la dialogon.

Yang Jiechi diris, ke realan kaj longtempan signifon havas la strategia konsento de la gvidantoj de Ĉinio kaj la EU pri konstruo de duflanka partnereco de paco, kreskado, reformo kaj civilizacio. La profunda kunlaboro inter Ĉinio kaj la EU rilatas al la komunaj interesoj de la du flankoj kaj eĉ al la internaciaj politiko kaj ekonomio.

Mogherini diris, ke la pozitivaj, maturaj kaj viglaj rilatoj inter la EU kaj Ĉinio estas gravaj elementoj por akceli stabilecon kaj disvolviĝon de la mondo. Fortigo de kunlaboro inter la EU kaj Ĉinio utilas al la duflankaj interesoj kaj la interesoj de la mondo. La EU volas fortigi strategiajn interŝanĝojn kaj akceli ampleksan kunlaboron laŭ la principo de reciprokaj kompreno kaj respeko.

Merkrede ĉina konstanta vicdelegito al UN Wu Haitao diris, ke oni devas insisti politike solvi la libian problemon. La politika procezo de Libio devas meti la rajtojn kaj interesojn de homoj sur la unuan lokon.

Tiutage Wu Haitao diris en publika kunveno okazigita de la Sekureca Konsilio de UN pri la libia problemo, ke pasis 1 jaro post subskribo de la Libia Politika Interkonsento, tamen la paca procezo de Libio ankoraǔ vizaĝas al seriozaj defioj. Troviĝas multaj malfaciloj por komenci politikan dialogon en Libio. Mankas al diversaj flankoj reciproka konfido. Nun eskaladiĝas la perfortaj konfliktoj.

Wu Haitao diris, ke ĉiuj flankoj devas montri sincerecon, pli frue komenci dialogon kaj interkonsiliĝon, elimini diverĝojn, strebi por solvo akceptebla por ĉiuj flankoj kaj realigi ŝtatan paciĝon sur la bazo de la Libia Politika Interkonsento.

Usona ŝtatsekretario Rex Tillerson diris merkrede, ke la usona registaro konsideras denove enskribi la Korean Demokratian Popolan Respublikon en la liston de landoj subtenantaj terorismon.

Tillerson diris al raportistoj tiutage en Vaŝingtono, ke la registaro de Donald Trump taksas diversajn rimedojn, inkluzive de la enlistigo de ĝi kiel lando subtenanta terorismon, kontraŭ la KDPR, kiuj celas reteni ĝian planon pri nukleaj armiloj.

Merkrede usona nacidefenda sekretario James Mattis vizitanta Saud-Arabion diris, ke Irano damaĝis regionajn sekurecon kaj stabilecon. Usono helpos al Saud-Arabio kaj aliaj landoj reteni la influon de Irano.

Post interparolo kun saud-arabia reĝo Salman bin Abdulaziz Al Saud, Mattis diris al raportistoj, ke Irano aperis en ĉiuj lokoj kun problemoj. Li diris, ke Usono subtenos Saud-Arabion kaj aliajn landojn preni fortajn rimedojn al Irano.

Venezuela ministro pri eksterlandaj aferoj Delcy Rodrigues merkrede akuzis Usonon, ke ĝi intervenis en la internajn aferojn de Venezuelo.

Rodrigues refutis la maltrankvilon de usona ŝtatsekretario Rex Tillerson pri la situacio en Venezuelo, dirante, ke la parolo de Tillerson estas serioza interveno en la internajn aferojn de Venezuelo. Antaŭe venezuela prezidento Nicolas Maduro asertis dum publika parolado, ke Usono agitis venezuelajn popolamasojn al perforto kaj manifestacio kontraŭ la registaro.

La pakistana armeo diris merkrede en deklaro, ke stabestro de la teraj trupoj Qamar Javed Bajwa subskribis la ordonon pri ekzekuto de 30 teroristoj.

La deklaro diris, ke tiuj teroristoj partoprenis en la atako kontraŭ la armea publika lernejo en Peŝavaro, forkapto kaj mortigo de civiluloj kaj sekurecaj oficialuloj kaj la atako kontraŭ la aerodromo en la valo Swat.

La 16an de decembro de 2014, aro da teroristoj alivestitaj kiel militistoj atakis la armean lernejon kaj 150 homoj estis mortigitaj.

La malsupra ĉambro de la brita parlamento merkrede adoptis la mocion pri fruigo de la ĝenerala elekto per frakase grandega plimulto. Britio okazigos la ĝeneralan elekton en la 8a de junio.

La mocio prezentita de ĉefministro Theresa May estis adoptita per 552 voĉoj kontraŭ 13. Laŭ reguloj, se la mocio estas gajninta voĉojn el 2 trionoj da parlamentanoj de la malsupra ĉambro, Britio povas pli frue okazigi la ĝeneralan elekton sen aprobo de la supra ĉambro.

Theresa May diris en debato antaŭ la voĉdono, ke fruigo de la ĝenerala elekto helpos al Britio sukcese foriri el la Eŭropa Unio kaj alportos longedaŭran certecon al la lando.

Finiĝis la novaĵoj!

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin