Ĉina delegito alvokis politike solvi libian problemon

(GMT+08:00) 2017-04-20 11:35:07     Redaktoro:Pluveta

Merkrede ĉina konstanta vicdelegito en la UN Wu Haitao diris, ke oni devas insisti politike solvi la libian problemon. La politika procezo de Libio devas meti la rajtojn kaj interesojn de homoj sur la unuan lokon.

Tiutage Wu Haitao diris en publika kunveno okazigita de la Sekureca Konsilio de la UN pri la libia problemo, ke pasis 1 jaro post subskribo de la Libia Politika Interkonsento, tamen la paca procezo de Libio ankoraǔ vizaĝas al seriozaj defioj. Troviĝas multaj malfaciloj por komenci politikan dialogon en Libio. Mankas al diversaj flankoj reciproka konfido. Nun eskaladiĝas la perfortaj konfliktoj.

Wu Haitao diris, ke ĉiuj flankoj devas montri sincerecon, pli frue komenci dialogon kaj interkonsiliĝon, elimini diverĝojn, strebi por solvo akceptebla por ĉiuj flankoj kaj realigi ŝtatan paciĝon sur la bazo de la Libia Politika Interkonsento.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin