Novaĵoj (Aprilo 21)

(GMT+08:00) 2017-04-21 16:58:47     Redaktoro:Xiong Shan

Saluton, karaj amikoj! Jianping kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 21-a de aprilo, vendrede. Hodiaŭ unue ni elsendos kelkajn novaĵojn. Ni ĉefe parolos pri tio, ke Ĉinio lanĉis sian unuan kargokosmoŝipon; unu policano estis mortigita kaj du aliaj vunditaj en pafado en Parizo. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Ĵaŭde vespere Ĉinio ĵetis sian unuan kargokosmoŝipon Tianzhou-1 en la spacon. Tio markis ŝlosilan paŝon faritan de la lando por finkonstrui kosmostacion ĉirkaŭ la jaro 2022.

Tianzhou-1, ĵetita per la portoraketo Changzheng-7 Y2, muĝis en la aeron el la kosmodromo Wenchang en la suda provinco Hainan.

En la spaco la kargoŝipo kupliĝos kun la orbitanta spacolaboratorio Tiangong-2, liveros fuelon kaj aliajn provizaĵojn kaj kondukos spacajn eksperimentojn antaŭ sia reveno al la tero.

Ĉinio celas konstrui permanentan kosmostacion, kiu supozeble orbitos almenaŭ dek jarojn, kaj la debuto de la kargoŝipo estas tre grava, ĉar ĝi funkcios kiel kuriero por helpi subteni la kosmostacion.

Sen la kargotransporta sistemo, la kosmostacio elĉerpos elektroenergion kaj bazajn necesaĵojn antaŭ sia reveno al la tero en la difinita tempo.

Ĉina delegito diris ĵaŭde, ke la palestina demando estas kerno de la mezorienta problemo kaj radika problemo en la regiono, kaj estas grave, ke Palestino kaj Israelo ambaŭ sin detenu kaj frue rekomencu la pacan intertraktadon per efektivaj agoj.

Liu Jieyi, konstanta reprezentanto de Ĉinio al UN, faris la alvokon en publika debato de la Sekureca Konsilio pri la mezorienta problemo. Li diris, ke la lastatempa disvolviĝo de la regiona situacio plene pruvis, ke la longedaŭra palestina demando negative influos la sekurecon kaj stabilecon de la regiono kaj eĉ de la mondo, kaj la internacia komunumo devas konscii la urĝecon kaj kune porti la respondecon pri protekto de la justaj rajtoj kaj interesoj de la palestina popolo.

Liu aldonis, ke Palestino kaj Israelo devas efektive plenumi la rezolucion 2334 de la Sekureca Konsilio kaj haltigi ĉian perforton kontraŭ senkulpaj civiluloj, dum Israelo devas ĉesigi konstruon de setlejoj, nuligi limigon de humanitara helpo al Gazao kaj montri bonvolon por rekomenco de la paca intertraktado.

Sinjorino Farhad Asif, direktoro de la pakistan instituto de paco kaj eksterlandaj aferoj, konata kiel pensfabriko de la lando, diris lastatempe en intervjuo kun Ĉina Radio internacia, ke la ĉina-pakistana ekonomia koridoro ne nur akcelas la ekonomian disvolvadon de Pakistano, sed ankaŭ havas gravan influon sur la pakistanan socion.

Ŝi diris, ke la efektivigo de diversaj projektoj laŭ la ekonomia koridoro kreas laborŝancojn precipe por virinoj kaj helpas mildigi la malriĉecon kaj bonigi la infrastrukturon en iuj subevoluintaj regionoj. Ŝi aldonis, ke se homoj kaptos la okazon kaj aktive sin ĵetos al konstruado de la ekonomia koridoro, la vivnivelo estos plialtigita. Nun pli kaj pli da pakistanaj junuloj sin turnas al Ĉinio por lernado kaj trejniĝo, kaj samtempe granda nombro da ĉinoj laboras en Pakistano, kio forte akcelas la reciprokan komprenon kaj tradician amikecon inter la popoloj de la du landoj.

Ĵaŭde la franca Ministerio de Internaj Aferoj anoncis, ke tiuvespere viro armita per maŝinpafilo pafis al policanoj sur la strato Champs Elysees, mortigiante unu policanon kaj vundante du aliajn. La atakanto estis mortpafita de la polico.

La ekstremisma grupo Islama Ŝtato deklaris sian respondecon pri la atako per la novaĵ-agentejo Amaq, dirante, ke la atakanto estas ĝia membro el Belgio.

Franca prezidento François Hollande diris, ke kontraŭterorismaj prokuroroj jam aliĝis al la enketo. Li aldonis, ke ĉiuj ŝtataj departementoj konservos absolutan viglatentemon precipe pri la procezo de la ĝenerala elekto.

Ĵaŭde la Sekureca Konsilio de UN publikigis gazetaran deklaron, kondamnante la lastatempan misilpafon de la Korea Demokratia Popola Respubliko kaj postulante, ke ĝi ne faru plu nuklean provon.

La deklaro diris, ke la Sekureca Konsilio forte kondamnas la misilpafon de la Korea Demokratia Popola Respubliko kaj estas maltrankvila pri ĝia ignoro al la rezolucioj de la Sekureca Konsilio. La konsilio postulas, ke la Korea Demokratia Popola Respubliko tuj ĉesigu ĉian agon, kiu malobeas la rezoluciojn, kaj ĉiuflanke observu koncernajn rezoluciojn.

Usona prezidento Donald Trump ĵaŭde kritikis Iranon, ke ĝi ne observis la spiriton de la ampleksa interkonsento pri la irana nuklea problemo. Li asertis, ke Irano prenas agon, kiu difektas la interkonsenton.

Trump reasertis en komuna gazetara konferenco kun vizitanta itala ĉefministro Paolo Gentiloni, ke estas malbona la interkonsento pri la irana nuklea problemo, kaj ĝi ne devas esti subskribita. Tamen li ne detalis, en kiuj kampoj Irano malobeis la interkonsenton.

Estas diferencaj opinioj inter Trump kaj ŝtata sekretario Rex Tillerson. La lasta marde leteris al la Kongreso, dirante, ke Irano plenumas siajn promesojn faritajn en la nuklea interkonsento, tamen ĝi restas ĉefa subtenanto de terorismo, kaj la usona registaro amplekse kontrolas la nuklean interkonsenton por decidi, ĉu plua nuligo de sankcioj kontraŭ Irano konformas al la naciaj interesoj de Usono.

Dum la elektkampanjo Trump kelkfoje atakis la interkonsenton pri la irana nuklea problemo, opiniante, ke ĝi estas unu el la plej malbonaj.

Iranaj amaskomunikiloj raportis ĵaŭde, ke de la 18a ĝis la 19a de aprilo en Tehrano, Irano, Rusio kaj Turkio okazigis tripartian specialistan konsiliĝon pri la siria demando kadre de la astana intertraktado.

La irana novaĵ-agentejo Mehr raportis, ke la tri partioj faris diskuton rilate al interkonsento pri batalhalto kaj interŝanĝo de ostaĝoj en Sirio. Ankaŭ specialistoj el UN partoprenis kiel observantoj en la konsiliĝo.

En la 14a de aprilo ministroj pri eksterlandaj aferoj el la tri landoj kunvenis en Moskvo. Ili faris diskuton rilate al la milita atako de Usono kontraŭ Sirio, enketo pri uzo de kemiaj armiloj en Sirio, la siria intertraktado kaj komuna batalo kontraŭ terorismo. Laŭ plano, la venonta astana intertraktado pri la siria demando okazos en la komenco de majo.

Finiĝis la novaĵoj!

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin