Irano, Rusio kaj Turkio okazigis specialistan konsiliĝon pri Sirio

(GMT+08:00) 2017-04-21 11:47:05     Redaktoro:Yu Rongkang

Iranaj amaskomunikiloj raportis ĵaŭde, ke de la 18a ĝis la 19a de aprilo en Tehrano, Irano, Rusio kaj Turkio okazigis tripartian specialistan konsiliĝon pri la siria demando kadre de la astana intertraktado.

La irana novaĵ-agentejo Mehr raportis, ke la tri partioj faris diskuton rilate al interkonsento pri batalhalto kaj interŝanĝo de ostaĝoj en Sirio. Ankaŭ specialistoj el la UN partoprenis kiel observantoj en la konsiliĝo.

En la 14a de aprilo ministroj pri eksterlandaj aferoj el la tri landoj kunvenis en Moskvo. Ili faris diskuton rilate al la milita atako de Usono kontraŭ Sirio, enketo pri uzo de kemiaj armiloj en Sirio, la siria intertraktado kaj komuna batalo kontraŭ terorismo. Laŭ plano, la venonta astana intertraktado pri la siria demando okazos en la komenco de majo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin