Ĉinio kaj Afriko plifortigas prisanan kunlaboron

(GMT+08:00) 2017-04-25 12:45:12     Redaktoro:Mirinda

Lunde en Pretorio, la ĉefurbo de Sud-Afriko, okazis ĉina-afrika ministra kunveno pri prisana kunlaboro. Ĉina vicĉefministro Liu Yandong ĉeestis la kunvenon kaj donis paroladon.

Liu diris, ke la prisana kunlaboro estas miniaturo de la ĉina-afrika komunumo de komuna futuro. La pintkunveno de la Forumo de Ĉina-Afrika Kunlaboro en Johanesburgo enlistigis kunlaboron pri publika sano kiel unu el la dek kunlaboraj planoj kaj altigis la duflankan prisanan kunlaboron al nova nivelo. La du flankoj kune antaŭenigis efektivigon de la atingoj de la pintkunveno kaj akiris pozitivan progreson. Ĉinio akcelas efektivigon de la plano Sana Ĉinio, aktive partoprenas en la tutmonda regado pri sano kaj volas agi kune kun ĉiuj landoj, internaciaj organizoj kaj popolaj societoj por trakti problemojn pri sano kaj antaŭenigi sanitaran aferon de evoluantaj landoj per la suda-suda kunlaboro.

La ministra kunveno havas la temon "ĉina-afrika prisana kunlaboro, de promeso al agado".

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin