Novaĵoj (Aprilo 27)

(GMT+08:00) 2017-04-27 16:28:01     Redaktoro:Li Lu

Saluton, karaj amikoj. Mi estas Mirinda kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 27a de aprilo, ĵaŭde. Hodiaŭ unue estos kelkaj novaĵoj. Ni ĉefe parolos pri tio, ke prezidanto Xi akcentas financan sekurecon; Ĉinio urĝas kompletan efektivigon de rezolucioj de la UN pri la KDPR. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Prezidanto Xi Jinping postulis konkretajn klopodojn por konservi financan sekurecon de Ĉinio.

Xi, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, faris la rimarkojn marde posttagmeze dum grupa studo de membroj de la Politika Buroo de la Centra Komitato.

Xi diris, ke financa sekureco estas grava parto de nacia sekureco kaj ŝlosila fundamento por la stabila kaj sana disvolviĝo de la ekonomio. Financa vigleco kondukos al ekonomia vigleco, kaj financa stabileco estas tre grava por la ekonomia stabileco. Konservo de financa stabileco devas esti rigardata kiel grava afero en ŝtata regado, kaj laboro en tiu ĉi kampo devas esti bone farita per konkretaj penoj. Li diris, ke financo estas la kerno de moderna ekonomio, kaj ĉiuj devas fari bonan laboron en la financa sektoro por certigi stabilan kaj sanan ekonomian disvolviĝon.

Xi promesis profundigi reformojn por plialtigi la konkurencivon de la financa sektoro kaj kapablojn por riskorezisto kaj daŭripova disvolvado.

Ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi diris merkrede, ke ĉiuj partioj devas amplekse kaj komplete efektivigi rezoluciojn pri la Korea Demokratia Popola Respubliko, adoptitajn de la Sekureca Konsilio de la Unuiĝintaj Nacioj.

Wang faris la rimarkojn dum renkontiĝo kun germana vicĉefministro kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Sigmar Gabriel en Berlino. Wang diris, ke al la Korea Duoninsulo ne okazis tiaj eventoj, pri kiuj maltrankvilis iuj; kvieteco sur la Korea Duoninsulo estas feliĉo por popoloj de la norda kaj suda partoj de la duoninsulo kaj ankaŭ la atendo de ĉiuj pacamaj landoj, kaj tia situacio estas la rezulto de la komuna klopodo de ĉiuj partioj kaj la sindeteno de koncernatoj. Li aldonis, ke la ĉina flanko vokas al ĉiuj partioj ne preni agojn, kiuj povas intensigi kontraŭdirojn.

Wang aldonis, ke la ĉina flanko estas firma pri sia celo, tio estas realigi sennukleigon de la Korea Duoninsulo kaj starigi mekanismon pri paco de la duoninsulo, kaj volas ludi plu konstrueman rolon.

La usona registaro diris merkrede, ke Usono serĉas sennukleigon de la Korea Duoninsulo en la kombina maniero de sankcioj kaj diplomatio kaj sin malfermas al atingo de tiu ĉi celo per intertraktado.

Komuna deklaro de ŝtata sekretario Rex Tillerson, ministro pri defendo James Mattis kaj direktoro de nacia informservo Dan Coast diris, ke Usono klopodas kun la internacia komunumo por premi la registaron de la Korea Demokratia Popola Respubliko kaj persvadi ĝin mildigi la streĉecon kaj reveni al dialogo kaj intertraktado.

Rusa ministro pri eksterlandaj aferoj Sergei Lavrov diris merkrede, ke Rusio esprimas seriozan zorgon pri la situacio en la Korea Duoninsulo, dirante, ke milita solvo al la problemo de la Korea Duoninsulo kondukos Nordorient-Azion al katastrofaj sekvoj.

Lavrov faris la rimarkojn dum parolado en internacia sekureca konferenco en Moskvo. Li diris, ke Rusio serioze zorgas pri la situacio en la Korea Duoninsulo: unuflanke, la Korea Demokratia Popola Respubliko senĉese efektivigas planojn pri nukleaj armiloj kaj misiloj, kaj aliflanke, je tiu preteksto Usono kaj ĝiaj aliancanoj ekscese pliigas militajn aktivecojn en Nordorient-Azio.

Lavrov akcentis, ke milita solvo al la duoninsula problemo kondukos Nordorient-Azion al katastrofaj sekvoj, kaj ankaŭ lokado de la usona kontraŭmisila sistemo THAAD en Sud-Koreio estas kaŭzo de la regiona malstabileco.

Ĉinio merkrede reasertis sian suverenecon super la insulo Diaoyu kaj ĝiaj najbaraj insuletoj kaj ankaŭ la insularo Nansha, dirante, ke ĝi firme respondos ajnan defion al ĝia suvereneco kaj nacia sekureco.

Japanio marde publikigis diplomatian blulibron por 2017, esprimante oponon kontraŭ la eblaj unuflankaj ŝanĝiĝoj de la ekzistanta stato en la Orienta Ĉina Maro kaj la Suda Ĉina Maro kiel rezultoj de ĉinaj aktivecoj.

Proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Geng Shuang diris en ĉiutaga gazetara konferenco, ke ĉinaj aktivecoj estas raciaj kaj leĝaj, kaj Ĉinio havas nediskuteblan suverenecon super la insulo Diaoyu kaj ĝiaj apudaj insuletoj kaj ankaŭ la insularo Nansha. Geng diris, ke Ĉinio firme traktos plu ajnan agon defiantan ĝiajn suverenecon kaj sekurecon.

La japana diplomatia blulibro por 2017 priskribis japana-ĉinan rilaton kiel unu el la plej gravaj duflankaj rilatoj, dirante, ke Japanio volas cementi kunlaborajn rilatojn kun Ĉinio.

Geng aldonis, ke Japanio devas rigardi la disvolviĝon de Ĉinio en objektiva kaj racia maniero, persisti en la principoj en la kvar politikaj dokumentoj inter la du landoj dum traktado de diferencoj kaj eviti pliajn ĝenojn al duflankaj rilatoj kaj regionaj paco kaj stabileco.

Rusa ministro pri defendo Sergey Shoigu diris merkrede, ke la atako de Usono kontraŭ la aerodromo Shayrat de la siria armeo estis publika malobservo de internacia juro.

Shoigu faris la rimarkojn dum parolado en internacia sekureca konferenco en Moskvo. Li diris, ke la usona atako kontraŭ la milita aerodromo Shayrat estis publika malobservo de internacia juro kaj minacis la vivojn de rusaj soldatoj en Sirio. Li aldonis, ke Rusio prenos rimedojn por certigi la sekurecon de la rusa armeo.

La Franca Konstitucia Konsilio deklaris oficialan rezulton de la unua balotado de la prezidenteca elekto.

Laŭ donitaĵoj publikigitaj en oficiala retejo de la Konstitucia Konsilio, Emmanuel Macron, gvidanto de la movado Antaŭenmarŝo, troviĝis ĉe la kapo de la kandidatoj en la unua balotado de la prezidenteca elekto per 24,01% da voĉoj, kaj lin sekvis ekstrem-dekstra kandidato Marine Le Pen, kiu akiris 21,3% da voĉoj.

Prezidanto de la Konstitucia Konsilio, Laurent Fabius, diris en deklaro, ke laŭ la konstitucio, Macron kaj Le Pen avancis al la dua balotado, kiu okazos en la 7a de majo.

Venezuela ministro pri eksterlandaj aferoj Delcy Rodríguez diris merkrede, ke la lando forlasos la Organizon de Amerikaj Ŝtatoj.

En rekte elsendita televida parolado, Rodríguez diris, ke la Organizo de Amerikaj Ŝtatoj persistis en entrudiĝaj agoj kontraŭ la suvereneco de Venezuelo, kaj por tio ŝia lando sin retiros el la organizo. Ŝi aldonis, ke ĵaŭde, la 27an de aprilo, Venezuelo transdonos leteron al la Organizo de Amerikaj Ŝtatoj, anoncante la retiron.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin