Ĉinio protestas kontraŭ jarraportoj de EU pri Honkongo kaj Makao

(GMT+08:00) 2017-04-27 19:56:49     Redaktoro:Xiong Linping

En la regula gazetara konferenco de la 27a de aprilo en Pekino Geng Shuang, proparolisto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, diris, ke Eŭropa Unio, depost la reveno de Honkongo kaj Makao en la patrujon, regule eldonas tielnomatan jarraporton pri ili, kontraŭ kio Ĉinio protestas konsekvence kaj firme.

En la 26a de aprilo Eŭropa Unio eldonis Jarraporton de 2016 pri Speciala Administracia Regiono Honkongo kaj Jarraporton de 2016 pri Speciala Administracia Regiono Makao kaj faris komentojn pri honkongaj kaj makaaj aferoj. Al tio Geng Shuang respondis:

"Depost la reveno de Honkongo kaj Makao en la patrujon, la praktiko de "unu lando kaj du sistemoj" akiris grandan sukceson, la konstitucio kaj la fundamenta leĝo funkcias bone kaj efike kiel en Honkongo, tiel ankaŭ en Makao, kaj la du specialaj regionoj ĉiam iras en prospero kaj stabileco, – tion ĉiuj bone vidas. Ni do postulas, ke Eŭropa Unio ĉesigu sian eraran agon, reprenu la intervenon en la aferojn de Honkongo kaj Makao, kaj faru pli multe da aferoj kiuj favoras la rilatojn inter Ĉinio kaj Eŭropo."

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin