Ĉinio publikigis avizon por tutmonde persekuti forkurantajn krimulojn

(GMT+08:00) 2017-04-27 21:05:25     Redaktoro:Xiong Linping

La 27an de aprilo la Oficejo de Kontraŭkorupta Kunordiga Grupo por Internaciskale Persekuti Koruptitajn Ŝtatoficistojn kaj Eltrudi Ŝmirmonon de Ili sub la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio publikigis avizon pri anonimaj indikaĵoj de iuj personoj eksterlande forkurantaj, kiuj estas el la "cent persekutataj krimuloj sub la ruĝa arestordono". La Oficejo instalis la jenan retejo: http://www.12388.gov.Cn/ztzz, por oni ilin denuncu. Ĝi esperas, ke vasta amaso de popolanoj, transmaraj ĉindevenuloj kaj ĉinaj elmigrintoj kaj internaciaj amikoj aktive faros denuncon, alvokas, ke la koncernaj landoj subtenu la agadon de Ĉinio kontraŭ koruptado, kaj serioze admonas, ke la forkurantaj krimuloj kiel eble plej rapide revenu la landon por sin prezenti al la polico.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin