Greka ĉefministro Alexis Tsipras intervidiĝis kun Liu Qibao

(GMT+08:00) 2017-04-28 16:19:30     Redaktoro:Selena

Greka ĉefministro Alexis Tsipras ĵaŭde intervidiĝis kun Liu Qibao, vizitanta membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj estro de la Diskoniga Departemento de la Centra Komitato.

Liu unue transdonis salutojn de prezidanto Xi Jinping kaj ĉefministro Li Keqiang al Tsipras. Li diris, ke en la pasintaj 45 jaroj depost starigo de la diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Grekio, la duflankaj rilatoj tenas sanan kaj stabilan disvolvadon. Ĉinio volas klopodi kune kun Grekio por pluapaŝe profundigi politikan konfidon, vastigi reciprokutilan kunlaboron, plifortigi kulturan interŝanĝon, kune akceli la iniciaton de Zono kaj Vojo kaj antaŭenpuŝi la ampleksan strategian partnerecon inter Ĉinio kaj Grekio al pli alta nivelo.

Tsipras diris, ke la greka registaro alte atentas la rilatojn kun Ĉinio kaj volas, per la iniciato de Zono kaj Vojo, akceli kunlaborojn de la du landoj en kampoj de ekonomio, komerco, investo, kulturo, scienctekniko kaj turismo.

Liu Qibao vizitis Grekion de la 25a ĝis la 28a de aprilo. Dum la vizito, Liu kaj greka vicĉefministro Yiannis Dragasakis kune ĉeestis ceremonion de Komenco de Kunlabora Jaro inter Ĉinio kaj Grekio pri Kultura Interŝanĝo kaj Kulturaj Programoj, ceremonion de subskribo de la du landoj pri filmado kaj eldono de libroj kaj aliajn aktivadojn.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin