Baldaŭ okazos ministronivela kunveno pri nordkorea nuklea problemo

(GMT+08:00) 2017-04-28 20:28:54     Redaktoro:Xiong Linping

La ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj, Wang Yi, partoprenos en la ministronivela publika kunveno pri la nuklea problemo de la Korea duoninsulo, aranĝota de la Sekureca Konsilio de Unuiĝintaj Nacioj en Nov-Jorko. Por tio Geng Shuang, proparolisto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, en la regula gazetara konferenco de la 28a de aprilo, diris, ke tiam, kiam la Sekureca Konsilio okazigos publikan kunvenon pri la problemo de la Korea duoninsulo, ĝi devus sin turni al diskuto ĉefa pri tio, kiel mildigi la nunan streĉitan situacion.

Baldaŭ okazos la ministonivela kunveno pri la nuklea problemo de la Korea duoninsulo, aranĝota de la Sekureca Konsilio de UN. La amaskomunikiloj ĝenerale prognozis, ke iuj landoj, utiligante tiun ĉi kunvenon, igos la Sekurecan Konsilion kunakordigi siajn starpunktojn por reagi al la atommisila minaco de Norda Koreio kaj kovi novajn punrimedojn kontraŭ ĝi. Por tio Geng Shuang diris: "Ni esperas, ke tiu ĉi ministronivela publika kunveno povos doni pozitivan kaj ekvilibran informon por solvi la nuklean problemon de la Korea duoninsulo."

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin