Wang Yi ĉeestis al Ministro-nivela Kunveno de SK pri nuklea problemo de Korea Duoninsulo

(GMT+08:00) 2017-04-29 15:30:15     Redaktoro:Pluveta

La 28an de aprilo en Nov-Jorko ĉina eksterafera ministro Wang Yi ĉeestis al la Ministro-nivela Kunveno de Sekureca Konsilio de UN pri la nuklea problemo de Korea Duoninsulo. Parolis Wang Yi reprezentante Ĉinion.

Wang Yi diris, ke lastatempe kontinue eskaladiĝis la situacio de Korea Duoninsulo. Tio kaǔzis komunan zorgon kaj maltrankvilon de la internacia komunumo. Ĉinio esperas, ke ĉiuj flankoj pli serioze plenumu la rezolucion de SK kaj pli pene akcelu intertraktadon por intertraktade solvi la problemon.

Wang Yi diris, ke Ĉinio ĉiam persistas en du bazajn principojn pri la nuklea problemo de Korea Duoninsulo. La unua estas persisto en sennukleiĝo de Korea Duoninsulo. La dua estas persisto en solvo de la problemo per intertraktado.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin