Wang Yi interŝanĝis opiniojn kun Boris Johnson

(GMT+08:00) 2017-04-30 14:51:10     Redaktoro:Shanshan

Sabate ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi, kiu ĉeestas la ministran kunvenon de la Sekureca Konsilio de UN pri nuklea demando en Korea Duoninsulo renkontiĝis kun brita samragulo Boris Johnson, kaj interŝanĝis opiniojn pri la nuklea demando en Korea Duoninsulo.

La du flankoj opinias, ke la nuna situacio en Korea Duoninsulo streĉe eskaladiĝas kaj eble perdos regadon. Okazigo de la ministra kunveno de la Sekureca Konsilio de UN estas necesa. Diversaj partioj devas persisti la celon pri sennukleiĝo, serioze efektivigi diversajn rezoluciojn de la Sekureca Konsilio de UN pri Nord-Koreio, ĉesigi planon de Nord-Koreio pri nuklea misilo, klopode fari dialogon kaj intertraktadon por antaŭenpuŝi la nuklean demandon de Korea Duoninsulo rapide iri al la vojo pri paca solvo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin