Novaĵoj (Majo 02)

(GMT+08:00) 2017-05-02 17:14:52     Redaktoro:Xiong Shan

Saluton, karaj amikoj. Selena kore bonvenigas vin al nia Esperanto-elsendo. Estas mardo, la 2a de majo. Unue ni disaŭdigos al vi novaĵojn: Raporto de UN: Ĉina ekonomio disvolviĝas stabile; Filipina prezidento vizitis la ĉinan militŝipon Changchun. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Lunde en Bangkoko Ekonomia kaj Socia Komisiono de UN pri Azio kaj Pacifiko publikigis raporton, dirante, ke bazo de ekonomia disvolviĝo de Ĉinio ankoraŭ estas stabila, proviz-flanka struktura reformo kreis ŝancojn por mez- kaj longtempa kresko de ĉina ekonomio.

La raporto diras, ke por konservi daŭran kaj sanan disvolviĝon de la ekonomio, diversaj ekonomioj devas altigi financan administran nivelon kaj efikecon. Shamshad Akhtar, efektiva sekretario de la Ekonomia kaj Socia Komisiono de UN pri Azio kaj Pacifiko diris en la gazetara konferenco, ke pli perfekta administrado kaj pli efika uzo de financa resurso estas tre gravaj por plenumi daŭripovan projekton ĝis 2030.

Posttagmeze de la 1a de majo la filipina prezidento Rodrigo Duterte, gvidante siajn registarajn kaj armeajn oficistojn, ascendis sur la militŝipon Changchun, unu el la ĉina mararmea eskadro faranta amikan viziton en la urbo Dovao, Filipinoj.

En la militŝipo Duterte donis sian subskribon por memoraj vortoj. Li diris, ke li tre dankas, ke la ĉina registaro sendis sian eskadron por viziti Filipinojn. Duterte diris: "Mi vidis multajn militŝipojn el diversaj landoj, kaj nun mi vidas la ĉinan mararmean militŝipon. Tiu ĉi estas la plej bona militŝipo, ĝi estas tre sekura, pura, kaj bela. Mi esprimas dankon pro la varma akcepto de la ĉinaj mararmeaj oficiroj kaj soldatoj."

Duterte esperis, ke ĉinaj militŝipoj en alia fojo vizitu Filipinojn; ĉar filipina kaj ĉina mararmeoj povos disvolvi komunan militan ekzercadon kaj la dulandaj militŝipoj havos okazon, kune kaj en la nomo de paco, krozi sur maro.

La 2an de majo la usona armeo garnizonanta en Suda Koreio konfirmis, ke THAAD, la usona kontraŭmisila sistemo, lokita en Suda Koreio, jam havas la kapablon de kaptado.

En unu deklaro Rob Manning, proparolisto de la usona armeo garnizonanta en Suda Koreio, diris, ke la usona armeo en Suda Koreio konfirmis, ke la sistemo THAAD nun restas en la stato "funkcianta" kaj "jam havas kapablon kapti nordkoreajn misilojn kaj defendi la teritorion de Suda Koreio".

la truddeviga lokado de THAAD, fare de Suda Koreio kaj Usono, elvokis fortan proteston en Suda Koreio. Vespere de la 29a de aprilo sudkoreaj civitanoj amase kunvenis sur la placo Gwanghwamun en Seulo, riproĉis, ke la lokado de THAAD estas kontraŭleĝa kaj nevalida, kaj postulis, ke oni malkonstruu la sistemon THAAD.

Dimanĉe la usona Nacidefenda Departemento diris, ke almenaŭ 352 civiluloj mortis en la balatoj kontraŭ IŜ, kiuj estis gvidataj de Usono de la jaro 2014.

En la sama tago la usona Nacidefenda Departemento publikigis raporton kaj diris, ke de aŭgusto de 2014 ĝis marto de 2017, la internacia alianco gvidata de Usono faris pli ol 20 milojn da aeratakoj en Irako kaj Sirio, almenaŭ 352 civiluloj estis mortigitaj. La raporto diris, ke de novembro de la lasta jaro ĝis marto ĉijare, 45 civiluloj estis mortigitaj en aeratakoj.

La raporto diris ankaŭ, ke la sumo inkluzivas 80 civilulojn, kiuj ne estis publikitaj antaŭe.

Nabil Abu Rdainah, proparolanto de palestina prezidentejo lunde publikigis deklaron, dirante, ke la internacia komunumo devas kapti ŝancon antaŭenpuŝi pacan procezon de Palestino kaj Israelo.

La deklaro diras, ke la intertraktado inter palestina prezidento Mahmoud Abbas kaj usona prezidento Donald Trump, okazonta la 3an de majo, estas tre grava. Dum la intertraktado Abbas kaj Trump reasertos necesecon de justeco kaj kompleta paco bazita sur la "du-ŝtata projekto" kaj araba paca iniciato.

Proparolanto de Blanka Domo Sean Spicer diris en la regula gazetara konferenco, ke Abbas vizitos Usonon merkrede, kaj tiam li kaj Trump reasertos, ke la du partioj serĉu solvon kaj finu la konflikton inter Palestino kaj Israelo.

Vespere de la 1a de majo Hamas, la Islama Rezista Movado de Palestino, publikigis novan politikan dokumenton, dirante, ke ĝi konsentas akcepti la demarkacion fiksitan en la jaro 1967 kaj laŭ tio kiel bazo starigi sian ŝtaton nomatan Palestino.

En tiutaga gazetara konferenco Khaled Meshaal, la gvidanto de Hamas, publikigis tiun ĉi dokumenton kun la enhavo de 42 artikoloj. Laŭ la dokumento Hamas konsentas, surbaze de la demarkacio fiksita en la jaro 1967, starigi la ŝtaton Palestino, kun Jerusalemo kiel la ĉefurbo kaj kun la plena sendependa suvereneco.

Meshaal diris ke, kia ajn kialo kaj stato okazos, kiel ajn grandos premo, Hamas neniel faros cedon por la teritorio de Palestino. Li emfazis, ke Hamas ne konfesos Israelon, nek la okupadon de Israelo super Palestino.

Meshaal diris ankaŭ, ke la disputo inter Hamas kaj Israelo estiĝas ne pro religio, sed pro rezisto kontraŭ la agreso kaj okupado de Israelo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin