Hamas elektis Haniya kiel ĉefon de islama movado

(GMT+08:00) 2017-05-07 12:31:50     Redaktoro:Yu Rongkang

Proparolanto de Hamas en Gazao anoncis, ke sabate Ismail Haniya estis nomumita kiel la nova ĉefo de Hamas, la Islama Rezist-Movado, post kiam li gajnis la lastan internan elekton.

Abdulatif al-Qanou, proparolanto de Hamas en Gazao, diris en retpoŝta gazetara komunikaĵo, ke Haniya anstataŭis Kahled Meshal, la gvidanton de Hamas, kiu estis la ĉefo de la movado dum ok jaroj. La unua anonco de Meshal estis farita al la novaĵ-kanalo de al-Jazeera en Kataro. Meshal anoncis en Daŭho, la ĉefurbo de Kataro, ke Haniya estis elektita kiel la nova ĉefo de la movado. La anonco estis komune farita inter Kataro kaj Gazao per la telekonferenca sistemo.

Proparolanto de Hamas diris, ke la anonco estis komune farita, ĉar Haniya kaj aliaj gvidantoj de Hamas en Gazao ne povis vojaĝi al Kataro pro blokado.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin