Germanio gratulas Macron pro lia venko en franca elekto

(GMT+08:00) 2017-05-08 11:53:07     Redaktoro:Yu Rongkang

La germana registaro dimanĉe gratulis Emmanuel Macron pro lia venko en la franca prezidenteca elekto.

Steffen Seibert, proparolanto de germana ĉefministro, aklamis la gajnon de Macron kiel venkon por forta kaj unuiĝinta Eŭropo.

Seibert skribis en socia komunikilo, ke la gajno de Macron estas venko por forta kaj unuiĝinta Eŭropo kaj por la franca-germana amikeco.

Ankaŭ germana ministro pri eksterlandaj aferoj Sigmar Gabriel laŭdis la sukcesan elekton, dirante, ke Francio estis, estas kaj restas en la mezo kaj ĉe la koro de Eŭropo.

Germana ĉefministro Angela Merkel antaŭe esprimis sian subtenon al la samideano Macron, ĉar ili ambaŭ persistas en konsekvenca por-eŭropa politiko.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin